Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-01-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Okazis provludo por la malferma ceremonio de Pekinaj Vintraj
Olimpikoj
– Tigro-ekspozicio por la Jaro de Tigro
– Florbedoj pri Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino
– Ŝanhajo omaĝas pasintan industrian miraklon

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Okazis provludo por la malferma ceremonio de Pekinaj Vintraj
Olimpikoj

La 22an de januaro en la Nacia Stadiono, ankaŭ konata kiel Birda
Nesto, en Pekino, okazis la plena provludo por la malferma
ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉirkaŭ 4 000 homoj
partoprenis en la provludo. La malferma ceremonio okazos en la
4a de februaro.

– Tigro-ekspozicio por la Jaro de Tigro

La Jaro de Tigro alproksimiĝas. La 19an de januaro en la Nacia
Muzeo de Ĉinio, en Pekino, la ekspozicio kun la titolo Tigro kiel
talismano: ĉina novjara ekspozicio de 2022 estis malfermita al la
publiko. Ĝi prezentas artaĵojn rilatajn al tigroj en la ĉina kulturo.

– Florbedoj pri Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino

Ornamaĵoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022
estas ĉie en la ĉefurbo de Ĉinio. Inter tiuj ornamaĵoj estas 10
florbedoj pri la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, metitaj ĉe
Tiananmen-placo, Dongdan, Xidan kaj aliaj rimarkindaj lokoj tra la
urbo.

– Ŝanhajo omaĝas pasintan industrian miraklon

Tri metalaj cilindroj staras surstrate antaŭ la Popola Placo, en
ŝanhaja urbocentro. Ili estas partoj de la unua hidraŭlika premilo
kun maksimuma forto de pli ol 10,000 tunoj farita en Ĉinio, kiu
estis finkonstruita en 1962 kaj daŭre funkcias ĉe Ŝanhaja
Pezmaŝinar-Fabrika Kompanio. La tri cilindroj eksponataj estas
partoj anstataŭigitaj dum renovigo de la maŝino en 2009. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
“novigo estas la ĉefa movforto de disvolviĝo, kaj provizas
altkvalitajn sciencajn kaj teknikajn servojn por subteni modernan
ekonomian sistemon”.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi
feliĉan printempan feston!