Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-02-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Malgranda olimpika flamo faras grandan impreson
– Bing Dwen Dwen populariĝas en la mondo
– Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj Vintraj
Olimpikoj?

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Malgranda olimpika flamo faras grandan impreson
La plej malgranda olimpika flamo rapide disvastiĝis en sociaj
retejoj, post kiam du junaj sportistoj metis la torĉon en la koron de la
granda neĝfloka skulptaĵo en la malferma ceremonio de la Pekinaj
Vintraj Olimpikoj en la 4a de februaro. Zhang Yimou, ĉefreĝisoro de
la malferma ceremonio, klarigis, ke la flamo montras la koncepton
de mediprotekto kaj malalta karbonellaso. La eta flamo signifas, ke
fajro de espero eterne brulos.
– Bing Dwen Dwen populariĝas en la mondo
Bing Dwen Dwen, maskoto de ĉi-jaraj Vintraj
Olimpikoj, populariĝas, estas postulata en Ĉinio kaj aliaj
landoj. Japana ĵurnalisto planas forĵeti siajn vestojn por plenigi
sian valizon per Bing Dwen Dwen. Princo de Monako esprimis
volon kunporti du hejmen por siaj ĝemeloj. Kompare kun la
maskotoj de antaǔaj Olimpikoj, ĝi estas farita el diversaj
materialoj kaj donas diversajn tuŝsentojn. Sub la glacia
ŝelo, ĝi estas mola kaj feleca.
– Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj
Vintraj Olimpikoj?

Diverslandaj politikistoj alte taksas la inaŭguron de la 24-aj Vintraj
Olimpikoj en Pekino. Singapura prezidentino Halimah Yacob estis
altirita de la mirinda tempo en la inaŭguro, kaj diris, ke tutmondaj
sportistoj amasiĝas kaj interkuraĝigas por pli da atingoj, tio ĝuste
akordiĝas al la temo pri la homaro kaj sportoj. Sommad Pholsena,
vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Laoso, diris, ke la koncepto
de "verda olimpiko" de Ĉinio aldonis karakteron de karbondioksida
malaltellaso al la inaŭguro, tio ankaŭ profunde impresas
homojn. Ermukhamet Ertysbayev, iama ministro pri kulturo kaj
informado de Kazaĥio, diris, ke la inaŭguro, mojosa kaj vigla, bone
kombinas la olimpikan spiriton kun ĉinan kulturon, kaj samtempe
montriĝas ĝia mediprotekteco, kio prezentas la koncepton Kune por
komuna estonteco.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.