Skizo | Raporto el la 4a JES - kvara parto |
Permesilo | |
Temo | Raportoj el eventoj |
Produktanto | Muzaiko |
Aŭskultu |
|
Teksto | Saluton karaj aŭskultantoj de Muzaiko. Vi aŭskultas la raporton de la 4a tago de la 4a JES. Kaj por tion fari, mi demandas por vi Elizabeta. Saluton Elizabeta. Saluton! Do, kiel plaĉis al vi la 4a tago? La 4a tago estis ege agrabla ĉar estis novjara festo hieraŭ vespere. Do vere la festo daŭris ĝis la mateno. Do ekzemple mi multe dancis. Mi faris danckonkurson je la dua matene. Mi ne gajnis, sed ne gravas. Estis bona etoso. Kaj poste estis la diskejo dum la tuta nokto. Oni ludis multe da tabulludoj kaj mi multege kantis kun miaj geamikoj en pluraj lingvoj en la karaokeejo. Ŭaŭ, do ĉu vi nur deboĉis aŭ vi faris aliajn aferojn dum JES? Do, dum JES, jes! Sed ne hodiaŭ, hodiaŭ vere mi multe festis ĝis la 10a matene kaj poste mi dormis la tutan tagon sed ne kutime, kutime mi iras al prelegoj kaj mi lernis pri aliaj aferoj. Do dum la tuta JES mi lernis multe da interesaj novaĵoj kiujn mi ne konis. Do, ekzemple, do vi diris ke vi festumis ĝis la 10a matene sed ĉu estis iu por kunfestumi kun vi? Jes, kompreneble! En esperanto-renkontiĝoj ĉiam estas homoj por festumi aŭ paroli. Jes, kompreneble. Mi pensas ke kiam mi iris dormi estis ankoraŭ homoj en la diskoteko. Sed mi multe parolis pri seriozaj aferoj, fakte, kun mia brazila amiko Toni. Kaj ankaŭ, mi kaj alia amiko iris promeni en la arbaro por preni iom da freŝa aero je la 9a matene. Sed estas tre bone ke vi tiom multe ĝuis kaj ke vi faris tiom multe da amikoj ĉi tie sed kiel vi faris la amikojn se vi nur deboĉas? Hahaha Mi ne nur deboĉas, mi estas multaktiva kaj mi ankaŭ multe parolas do estas tiom facile trovi geamikojn ĉi tie ĉar oni ĉiam parolas kun multe da ridetoj kaj oni estas ege bonveniga kun la aliaj homoj. Do vere tio ne estas problemo. Mi ne plu venis al renkontiĝoj de esperanto por la lastaj 7 jaroj. Do mi pensis, ho post 7 jaroj eble neniu rememoros min sed kiam mi eniris la junulargastejon mi trovis multe da homoj kiujn mi konis kaj estis belega etoso kaj mi ekkonis multajn pli. Do tio signifas ke dum 7 jaroj vi ne vere partoprenis esperantajn aranĝojn. Kial ne? Pro vivaj kialoj, mian propran vivon, do precipe sanproblemoj, aliaj privataj aferoj, sed eble tute ne gravas ĉar mi estas esperantistino ekde 18 jaroj. Do antaŭe mi multaktivis en mia landa movado la brita junulara movado. Ankaŭ mi multaktivis en TEJO kaj mi partoprenis multe da renkontiĝoj. Do por mi estis nur eta paŭzo kaj nun estas la sama kiel antaŭe! Ĉu vere vi ne vidas iun ajn ŝanĝon? Iomete fakte! Mi ne scias, sed, jes, estas ŝanĝoj. La etoso iom ŝanĝis. La vespera programo estas pli bona fakte. Mi pensas, sed la homoj ne tiom festumas kiel la maljunuloj, kiel mi. Jes, tion fakte rimarkis ankaŭ miaj samĉambranoj. Ili diris ke ju pli aĝa iu estas, des pli longe restas kaj ili pensis ke devus esti la malo, sed ne. Pro iu kialo ĉi tie ĉi-jare dum JES la pli maljunaj restas pli longe, ĉu ne? Jes, ni festumas pli sed mi memoras ke kiam mi estis ege juna ankaŭ mi ĉiam festumis la tutan tempon. Jes, oni organizis multe da festetoj en la ĉambroj multe da komunaj ludoj. Do ĉiuj estis ĉiam kune. Kaj ĉu vi ne sentas iomete ke vi pli bone scius ĉar vi dum 11 jaroj vere partoprenis la aranĝojn kaj vere vi mem ankaŭ aktivis, organizis k.t.p. Ĉu ne estas malfacile por vi ke vi simple partoprenas ĉi tie? Ne, mi pensas ke dum la vivo oni devas fari multajn aferojn laŭ la volo en tiu tempo. Nun mi pensas ke estas bone ke aliaj organizis. Mi dum pluraj jaroj, mi multe laboris kaj organizis por TEJO kaj aliaj organizoj. Nun estas mia tempo esti simple partoprenanto kaj mi ege ŝatas. Estas bone ke oni transdonas la laboron al aliaj homoj pli junaj kun pli multe da ideoj. Estas normale. Estas bone ke ĉiam estas nova teamo kun kiu oni povas helpi por transdoni la spertojn sed kiuj ankaŭ havas novajn ideojn. Estas normale, oni progresas. Kaj kiel vi pensas pri la organizado de la evento? Do vere la organiza parto? Ĉu plaĉas al vi? Jes, ĉu vi diras, ĉu plaĉas al mi kiel la evento estas organizita? Jes Jes, mi pensas, ega bona, ĉar estas malfacile organizi eventon por 250 homoj do vere ĉio estas bone organizita, mi pensas. La vespera programo ĉi-vespere ne okazis, la tuttempa ĉar oni ne faris la MC-vesperon kaj mi vere antaŭĝuis ĝin ĉar mi estas hiphop-knabino. Do, mi vere volis iom da repo kaj MC, Sed, ne gravas. Oni faros ĝin morgaŭ vespere. Aferoj okazas. Sed ne, la organizado estas bonega kaj mi gratulas la organizantojn por ilia laboro. Do, tio pri organizado, sed nun mi ŝatus demandi vin ĉar vi ja aktivis en TEJO multege. Ĉu ĉi tie ĝenerale dum JES vi partoprenas aranĝojn de TEJO trejnadon de TEJO, aŭ la babiladajn debatojn de TEJO. Ĉu vi partoprenis ilin? Ne, mi ne partoprenis ilin. Ne, ĉar jam de longa tempo mi ne plu aktivis kaj tio ĉi estas mia unua renkontiĝo post multe da jaroj kaj mi volas simple paroli kun la homoj kiujn mi konis kaj ekkoni novajn homojn. Kaj fakte estis interese ĉar en mia tempo mi estis la kunordigantino pri la eksteraj rilatoj de TEJO kaj ĉi tie tuthazarde mi renkontis la nunan kunordiganton de la eksteraj rilatoj de TEJO, kaj li diris al mi ‘ho, vi estas Elizabeta multaj homoj parolas pri vi’ kaj mi diris ‘ho, tiuj homoj memoras pri mi?’ Li diris ‘jes, jes, mi aŭdis vian nomon plurfoje, sed mi ne konis vin’. Do estas interese, mia laboro ne estas forgesita kaj novaj aktivuloj forprenis ĝin. Estas bonege. Do, lasta demando, kion vi planas por la estonteco? Do, por la JESa estonteco? Morgaŭ, postmorgaŭ, ĉu vi havas kelkajn programojn kiuj interesas vin, aŭ kelkaj vesperaj programoj interesas vin? Jes, certe morgaŭ, mi havas planon partopreni la kurson pri saltstilzado kaj mi ankaŭ surskribis la ekskurson al la naĝejo. Do tion mi faros en la posttagmezo. Kaj eble en la vespero mi paroprenos kurson pri meditado. Poste, post la vespermanĝo mi multe dancos. Bone, ĝuu, ĝuu multe JES. Dankon Elizabeta pro la intervjuo. Nedankinde. |