Programdetaloj

SkizoAnna rakontas pri Blogo Brasilia2013
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoKaraj aŭskultantoj de Muzaiko, mi estas Anna Lobo el Brazilo, kaj venas al vi por raporti pri Blogo de amikino el Braziljo Caci Sassi, kiu tie skribas rakontojn de brasilia2013. Ĉi tiu blogo rakontas pri nuna tempo, pasinteco kaj estonteco de homaro per kronikoj, registroj kaj multe da imagado.
La unua fojo ke ĉi blogo estis aperigita en la interreto estis en 2007 kaj tuj en la unuaj tekstoj estas parolata pri la iniciatintoj kiuj ĉiam avancas por kunporti novajn vivojn por si mem kaj al la aliaj. En komenco de 2008, la blogo estis tradukita al ses lingvoj kaj tiam mi komencis traduki al Esperanto, malgraŭ mi estis nova en Esperantujo.
Brasilia2013 estas omaĝo al iniciatintoj kiuj helpis fondi novan ĉefurbon de Brazilo kaj ĝi ankaŭ estas konfirmo de la apokalipsaj antaŭvidoj de 2012, montrante tion kio okazos ekde 2013.
Estas personoj kiuj skribas al la blogo demantante pri kia mondo estas tiu kiun la blogo montras, kie vivo ŝajnas tiom harmonia. For de la ironio, la blogo provas respondi tion ke en ĉi nova erao, aŭ iel ajn vi volu nomi, estas ene ĉiu, bezonas nur vivi ĉi realecon.
Kvankam konfliktoj homoj avancas kaj ŝanĝas. Kaj ju pli oni konsciiĝas des pli komenciĝas nova etapo por ĉiu loĝanto de planedo. Almenaŭ estas tio kion montras Brasilia2013. La avanco de homaro tra ena kono, kiu ŝanĝas ĉion ekde 2013 kaj sekvas ĝis 2018.
La skipo ankoraŭ ne scias ĉu daŭrigi la blogon aŭ ne poste la fino de ĉi jaro. Sed vi estas tre bonvena en kunĝui tiun amuzan blogon seplingve tradukita ĉe brasilia2013.blogspot.com. Krome, mi profitas por inviti al tiuj kiuj interesiĝas pri la temo de la blogo kaj pri tradukado helpi revizii la Esperantan version! Kontaktu min ĉe annapsicologia@hotmail.com
Helpu ankaŭ vi en ĉi tiu laboro!