Programdetaloj

SkizoNorbert Bludau rakontas pri laktoza netoleremo
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoMalsano kiu ne estas malsano – laktoza netoleremo

En Eŭropo sed ankaŭ en Nordameriko sur la tablo ĉiam troviĝas manĝaĵoj faritaj el bovina lakto. Tre variaj specoj de fromaĝoj abundas, panon oni manĝas kun butero, kazeo estas ofte uzata por kukoj kaj dolĉaĵoj, freŝan lakton oni trinkas ĉu ne miksitan ĉu spicitan per ŝokolado, vanilo aŭ freŝaj fruktoj. Plej multaj homoj trinkas sian kafon kun lakto aŭ kremo, ni ne forgesu la bongustajn glaciaĵojn faritajn el lakto, plej bongustaj kun ĉapelo el – batita kremo!
Sed – ho ve! Se Esperantisto el Ĉinio aŭ Japanio gustumos tiujn niajn frandaĵojn li preskaŭ certe malsaniĝos post kelkaj horoj. Ekos fortaj doloroj de la intestoj, sekvos forta diareo. Mi ne priskribos, kio okazos, se ne proksimas necesejo por la lakso. Ĉu la kompatindulo nun estas malsana? Jes kaj ne!
Por kompreni la aferon ne reiru 7500 jarojn. Jam de longe la homo bredis bovojn, ŝafojn kaj aliajn bestojn por havi viandon, sed li migris de loko al loko. Nun ekestis agrikulturo, greno estis rikoltata. Post malbonaj rikoltoj la homgrupoj malsatmortis dum kruela vintro, eble post formanĝo de la malmultnombra brutaro. Sed kelkaj inventis solvon. Se ili posedis bovinon aŭ ŝafinon, ili ne buĉis, sed nur melkis. La brutaron ili nutris per fojno kaj arbofolioj kolektitaj dum aŭtuno. La fromaĝo savis ilin je malsatmorto. Sed ankau la tiutempaj homoj malsaniĝis per freŝa lakto. La korpo de mamulo - do ankaŭ de homo – havas genon kiu produktas la enzimon laktazon en la intesto, kiu kapablas fendi la laktosukeron aŭ laktozon en sia mezo. Estiĝas du pli malgrandaj sukeraj molekuloj,- glukozo kaj galaktozo – kiujn la korpo povas uzi. La patrina lakto do enhavas multe da laktozo kaj la bebo povas senprobleme uzi ĝin. Plej malfrue dum la kvara vivojaro la homa geno estas malŝaltita, ĉar mamuloj tiam ne plu suĉas je patrinoj.
Se oni nun trinkas freŝan lakton, la laktozo ne plu estas fendata, restas en la intestoj kaj nutras niajn simbiontajn bakteriojn. Ili dankas volonte la bonfaron per la produktado de biogaso, ĉefe metano kaj eĉ eksplodema hidrogeno. Krome ili produktas acidan acidon kaj laktan acidon. La laktosukero estas osmoza substanco, kiu tiras akvon el la sango en la intestan enhavon. Kune kun la gaso estiĝas la plej malbonodaroa ŝaŭmo kiun pi povas imagi …
Kiel miraklo – ni daŭre estas en la jaroj ĉirkaŭ 5000 antaŭ Kristo – kelkaj anoj de la socio subite ne malsaniĝis per la lakto, eĉ inverse, ili estis ege sanaj, bone nutritaj, nur malofte malsaniĝis je infektmalsanoj. Rara mutacio en la genoj difektis ĝuste tiun genon, kiu malŝaltas la genon, kiu produktas la laktazon. Se vi scias, kiel funkcias la biologia evolucio, vi povas imagi kio okazis ….
Tiuj homoj pli longe vivis, havis pli da infanoj, kiuj siavice sanis per laktotrinkado vivante pli longe ol la aliaj kiuj ofte eĉ mortis pro la lakso ĉar la malsano sekigas la korpon. Siatempe taŭgaj medikamtoj ja ankoraŭ ne ekzistis. Imagu frostan langan vintron, ekstere neĝo havas profundon de pli ol unu metro. Nur la brutaro en la stalo povas vivteni la kamparanojn. La nova geno rapide disvastiĝis tra la kontinento, speciale bone kie la homoj pro la klimato dependis de lakto. Nun en norda Eŭropo pli 70 % de la popolo toleras laktozon, en suda Eŭropo nur 20%. Kompreneble eŭropdevenaj migrantoj al Ameriko kaj Aŭstralio siatempe kunportis la bonan genon, dum la homoj de tropika azio daŭre ne havas ĝin. Eble tial ilin naŭzas jam la aromo de maljuna fromaĝo. Mi devas konfesi, ke por mi en mia infanaĝo itala parmezanfromaĝo havis la aromon de vomitaĵo. Nun mi tre ŝatas ĝin. Tamen mi pravis siatempe: lakta graso enhavas butanacidon, kiu ankaŭ nomiĝas buteroacido. El maljuna fromaĝo tiu substanco same eliras kiel el la vomitajo de infano, kiu antaŭe trinkis lakton je matenmanĝo.
Ĉu nun estas solvo por la homoj, kiuj estas neteleromaj je laktozo? Jes ja. La industrio scipovas produkti la mankantan enzimon laktazon, ekstraktante ĝin – denove naŭzo – el ŝimo, gisto kaj aliaj mikroskopaj fungoj kaj bakterioj, ofte post genteknikaj ŝanĝoj de la mikroboj. La enzimon oni miksas en la lakton produktante tiel senlaktozajn lakton kaj frandaĵojn. Bonan apetiton!
Norbert BLUDAŬ