Programdetaloj

SkizoLingva kulturo per literaturo (Citaĵo el "Legu, aŭdu, vivu")
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
Aŭskultu
TekstoEn la 17a Beletra Almanako, Humphrey Tonkin aperigis la eseon "traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo," en kiu li pritraktas la demandon "Ĉu Esperanto, kiel lingvo, havas apartan kulturon?" Por klarigi sian ideon de "kulturo", Tonkin uzas metaforon de lingvo kiel malplena ĉambro, en kiun la parolantoj portas el siaj kulturoj la lingvajn meblojn por ke ĉiu disponu ilin. Kaj li aldonas, ke "se lingvo sufiĉe longe akumulas kulturajn elementojn, ĝi tamen atingas certan nivelon de memsufiĉo".

Unue mi klarigu, ke oni ja povas uzi fremdajn kulturerojn por konstrui apartan, kulture propran lingvon. Ekzemple la angla dum sia historio pruntis multegon da vortoj el la franca, kaj je iliaj unuaj uzoj, iliaj signifoj kunvenis el la franca, ĉar, kiel Tonkin diras, "vortoj ne subite signifas"; ili estas kulturaj signifiloj kiuj signifas laŭ kiel ili estis uzataj. Post tempo tiuj vortoj angliĝis laŭ la uzoj de iliaj novaj posedantoj. Do eble tiamaniere la prasignifoj de niaj vortoj Esperantiĝas dum ni uzas la lingvon.

Tamen ĉu ekzistas Esperanto-kulturo tiel forta, ke oni povus porti meblojn forĝitajn en ĝi mem el ĝi en la naciajn lingvojn? Kompreneble neniu povas esti pure Esperantulo; ĉiu Esperantisto estas plurlingva kaj plurkultura. Sed simile, kiam mi parolas angle miaj esprimoj kaj aludoj ne estas pure anglaj, ili venas el kulturoj de la Interreto, de muziko kaj matematiko, el Meksiko kaj Japanio. Do ĉu ni bedaŭru pro ebla manko de indiĝenaj Esperantismoj?

Jen ekzemplo. Supozu, ke mi volas diri, ke io tre longe daŭros. Se mi estus sportulo, kaj mi scius, ke vi estas fano de usona futbalo, eble mi povus diri, ke ĝi daŭros ĝis la Arizonaj Kardenaloj ĝajnos la Superbolon. Se mi scias, ke vi konas Bibliajn aludojn, mi povas diri "ĝis Infero plene frostiĝos". Sed eĉ se vi kaj mi nur havas komune la anglan lingvon, mi ankoraŭ disponas kelkajn ne tute senkolorajn alternativojn, ekzemple, oni diras "ĝis la bovinoj hejmenvenos."

Tamen en Esperanto, se mi scias nur, ke vi estas Esperantisto, kion mi diras? Ĉu ĝis la eterna komencanto regos la akuzativon? Sed mi ne scias, mi ne havas tian pretan paletron da esprimoj, komparoj, komunaj aludoj. Tonkin dirus, ke mi devus legi pli da nia literaturo. Kaj mi ne malkonsentas! Sed eĉ se ni legus pli, ĉu ni jam havas nian Don Quixote, nian propran edenan ĝardenon, nian Gandalf, nian Kobayashi Maru? Niajn bardojn kies liniojn ni eĥadas sen eĉ konscii?

Iuj diros, ke tiaj elementoj malfaciligus Esperanton, kontraŭ ĝiaj celoj; kontraŭ tio, pro kio ĝi estas speciala. Eble jes, eble jes. Sed kiam ni pro muzpasio rimarkas la bezonon de nova meblo ni lingvouzantoj ne facile evitas tiun avidan inklinon. Kaj se ni nepre kompeksigos la aferon, ĉu ne des pli bone, se ni konstruos la meblojn per niaj propraj iloj? Ne por mistifiki, sed por kompreni; por ke ĉiu pli plene kaj profunde esprimu sin unu al la alia.

Do jen fina demando: ĉu eblas, kaj ĉu dezirindas, konstrui lingvon kies solaj fontoj estas universalaj homaj spertoj kaj sia propra kulturo? Kaj kion vi pensas "Esperanto-kulturo"? Se vi havas respondon, mi invitas viajn pensojn ĉe Twitter, nome Legu, aŭdu, vivu, aŭ trovu min ĉe YouTube; ni parolu, sed ne plu nun, ĉar se mi lasas min daŭre paroli pri ĉi tiu interesega temo, ni estos ĉi tie ĝis la nokto-, nokto-fin'.