Programdetaloj

SkizoTuluzo moviĝas - I - Canal Sud Libera Radio – Parto unua
ProduktantoEsperanto-Kultur-Centro de Tuluzo
Aŭskultu
Teksto[Tuluzo Moviĝas estas esperanta kroniko de la ĉiusemajna, unuhora Esperanto Magazino, programero de la tuluza radio-stacio Canal Sud]
Canal Sud Libera Radio – Parto unua
Kio estas Libera radio ? Laŭ franca vidpunkto, estis iam sinonimo de pirata radio, kiu elsendis klandestine en la sepdekaj jaroj en Eŭropo. Ili postulis esprimliberecon kaj la finon de ŝtatmonopoloj en la kampo de radio kaj televido. La esprimon poste uzis por nomi sin radiostacioj, ne komercaj, idoj kaj daŭrigantoj de tiu movado.
En Francio, la radio kaj la televido estis monopolo kaj sub rekta kontrolo de la ministerio pri informado ĝis 1974 kaj laŭ aliaj formoj ĝis 1981. Sed jam de la kvindekaj jaroj, pluraj komercaj radiostacioj aŭskulteblis en Francio ĉar elsendantaj el najbaraj landoj (Luksemburgo, Monako, Germanio…).
La movado de liberaj radioj ekis ĉefe en Italio, kaj en Britio, kun la fama « Radio Caroline » kiu elsendis el ŝipo situanta en la « internacia marparto ». En Francio, Radio Campus pirate ekelsendis en 1969 sed ekde 1979, estis pli kaj pli da pirataj elsendoj en multaj francaj urboj kaj eĉ kelkaj aperis por subteni strikojn, specifajn luktojn, kiel Lorraine Coeur d'acier por prostesti kontraŭ la fermo de siderurgiaj fabrikoj, nordoriente de Francio. Kelkaj el tiuj radioj kreis asocion ALO (Asocio por Liberiĝo de la Ondoj). De tiu ALO, baldaŭ apartiĝis nova federacio FNRL (Nacia Federacio de Liberaj Radioj) kiu tute kontraŭis financadon per privataj reklamoj.
La socialisma partio de Francio subtenis tiun movadon sen promesi la finon de la monopolo kaj kiam ĝi ekregis la landon, en 1981, ili nefide vidis tiajn radiojn kiujn povus uzi politikaj oponantoj. Sed la frekvencoj estis pli kaj pli ne kontroleblaj kaj la premo, la voremo de komercaj firmaoj iĝis fortega, ili volis kontroli kaj profiti el ĉiuj 1600 frekvencoj de la franca teritorio. En 1982, la registaro ekordigis kaj ekdisdonis erojn de la FM bendo kaj kreis strukturon por strikte organizi la aferon. La liberaj radioj rajtis elekti inter 2 statusoj : asocio helpata de la ŝtato aŭ komerca strukturo. Plejmulte el ili elektis la komercan vojon kaj multaj el la movado de la liberaj radioj turniĝis al komerca vidpunkto. Iom post iom, ili estis aĉetitaj de grandaj komunikaj privataj firmaoj, ĉar nur ili kapablis vendi sufiĉe da reklamoj por pagi la altajn kostojn. Kelkaj lokaj radioj konservis sian nomon sed la programo estis granparte farita de tiuj grandaj retoj kaj ĝenerale la programoj, la enhavoj pli kaj pli similis unu la alian, kaj la radiopejzaĝo multe perdis sian diversecon. Samtempe multaj pirataj radioj kiuj ne elektis tiun vojon malaperis, pro manko de mono, de aktivuloj aŭ ĉar ili komence ne ricevis parton de la bendo, do permeson elsendi.
Tamen, dekoj da asociaj radioj, lokaj, sociaj, kulturaj, ekster la komercaj logikoj, malfacile strebis por laŭleĝe konservi sian agadon aŭ kreiĝis en la okdekaj jaroj. En multaj el tiuj radiostacioj, esperanto trovis lokon por esprimi sin, elsendoj en esperanto aŭ pri esperanto ekzistas aŭ ekzistis en Radio Libertaire, Radio liberacana en Parizo, sed ankaŭ en Perigordo, en Lozero kun « Esperantolando » en Radio Bartas kaj en pluraj aliaj radioj.
Norde en la tuluza regiono, CFM kiu elsendas en 4 departamentoj gastigas la elsendon « Promenado en esperanto » de André Andrieu, en Foix la loka esperanta asocio ofte proponas programetojn kadre de Radio Transparence. En tuluzo, nia Esperanto-Magazino iam eniris la programon de Radio Okcitanio, FMR, kaj nun komforte kuŝas en la programaro de Canal Sud.
Sed la vivo ne estas facila por tiuj ne komercaj radioj, ili konas la krizon de la tuta asocia movado (malpli da subvencioj, da volontuloj, da mono…). El la 20 tuluzaj liberaj radioj en 1981, nur 8 daŭre ekzistas, ĉefe ĉar ili elektis ricevi financan subtenon de la ŝtato kadre de FSER (Fonduso de Subteno por Radio Esprimado ) kiu akcizas la reklamajn enspezojn de komercaj radioj aŭ televidoj por helpi la nekomercajn asociajn lokajn radiojn. Do ili daŭre ekzistas dank'al tiu helpo sed ankaŭ ĉar ili serĉis aliajn financajn fontojn, kunlaboris, aŭ kunuzis kiel en Tuluzo la antenon. La antenon de Radio okcitanio bone situantan sur Tuluza monteto uzas 5 aliaj liberaj radioj de Tuluzo « Canal Sudo », « FMR », « Booster », « Mon pais », « Campus FM ».
Tiu Fonduso (FSER) kiu permesas la agadon de centoj da lokaj radioj en Francio, ofte estis minacata. Plie, en 2008, Francio decidis ŝanĝi la elsendan protokolon, por respondi peton de grandaj komercaj informaj retoj kaj devigis ĉiujn trapasi novan ciferecan sistemon, protokolon, tio signifis ŝanĝon de materialo, do pli da laboro, da kosto. Pluraj kune provis lukti kontraŭ tiu ŝanĝo kaj ĝiaj kaŝitaj malavantaĝoj, sensukcese krom malgranda monhelpo por aĉeti la bezonatan novan materialon. Tamen, dum la lastaj jaroj, malaperis kelkaj aliaj asociaj radioj.
Sed ne Kanal Sud pri kiu ni pli parolos en la dua parto de tiu kroniko, venontsemajne.
[Tuluzo moviĝas, elektitaj eroj el la tuluza vivo]