Programdetaloj

SkizoTuluzo moviĝas - III - Lukto kontraŭ la baraĵo de Sivens
ProduktantoEsperanto-Kultur-Centro de Tuluzo
Aŭskultu
Teksto[Tuluzo Moviĝas estas esperanta kroniko de la ĉiusemajna, unuhora Esperanto Magazino,
programero de la tuluza radio­stacio Canal Sud]

Lukto kontraŭ la baraĵo de Sivens

Jam 4 jarojn, kvindek kilometrojn de Tuluzo, en kampara loketo nomita Testet, okazas lukto por protekti la lastan gravan humidan zonon de la departemento Tarno. Tiun zonon minacas detrui la projekto de baraĵo de Sivens, laŭ la nomo de la loka arbaro, la arbaro de Sivens. Tiu lukto pli kaj pli diseĥas, kaj kunigas pli kaj pli da homoj. La 25-an de Oktobro, miloj da homoj el la regiono kaj la lando, kunvenis surloke por feste, familie, amase montri sian oponon kontraŭ tiu baraĵo. Konstruadoj, plantadoj, metiejoj, koncertoj, debatoj, okazis la tutan sabaton kaj daŭris dum la semajnfino.
[Intervjuo Laetitia]
La humida zono de Testet estas la lasta grava humidejo de la akvokolekta areo de la rivero Tescou kaj unu el la plej interesa de la departemento pro sia biodiverseco. La humidejoj estas gravaj lokoj de biodiverseco kaj havas gravan purigadan povon, filtrante la poluaĵojn. Ili ankaŭ kontribuas al renovigo de la subgrunda akvotavolo kaj stokas la karbonon. La baraĵo inundos la humidejon en la sovaĝa kaj prezervita parto de la rivero Tescou. Ĝi entenus 1,5 milionon da kubaj metroj, kiuj kovrus surfacon egalan al 68 futbal-terenoj.
La loko gastigas riĉan biodiversecon, multajn plantajn kaj bestajn speciojn. Almenaŭ 94 el ili estas protektataj : insektoj, amfibioj, reptiloj, 40 specioj de birdoj, mamiferoj, 1 specio de fiŝo, 18 specioj de kiropteroj.
Tiu baraĵo, prezentita kiel komuna intereso, estas fakte sepdek-procente destinata al intensa akvumado de dudeko da bienoj kaj tridek-procente por certigi minimuman elfluokvanton kaj rezulte diluadon de poluaĵoj.
La oponantoj taksas la projekton ne taŭga, kaj ĝian financan koston altega por la natura medio. Plie, en la preparado de la projekto estis multaj nigraj zonoj. Tiun projekton, jam 40 jarojn subportis la departementa konsilio de Tarno kaj ĝia reprezentanto en la afero, la CACG, entrepreno pri grandaj laboraĵoj. Tiu entrepreno akiris tiun profitplenan kontrakton, farinte studon kiu pravigis la projekton. Okulfrapa intereskonflikto! Kaj en tiuj studoj ŝajne multaj ciferoj estis manipulitaj, pri kio, de 2011, konsentis respondi nek la departemento nek la Prefektejo.
La projekton financos cent procentojn publika fonduso (8 400 000 € kiel investo), kaj la funkciada kosto estus je 360 000 €/ĉiujare dum 20 jaroj.
Precipe, la projekto profitos al agrokulturaj praktikoj intensivaj, industriaj, produktismaj, kiujn la oponantoj konsideras kiel sakstraton kaj por la agrokulturistoj kaj la tuta socio. Ĉar ĝi estas evidenta frakaso por la laboreco. Pli kaj pli da bienoj malaperas, restas nur la plej grandaj, fortaj, industriaj. Ĝi estas frakasa ankaŭ por la sano de bienistoj kaj de konsumantoj, pro ekzemple la amasa uzado de pesticidoj, frakasa por la natura medio (poluo, nova uzo de GMO), frakasa por la publikaj financoj (granda subvenciado).
Kontraŭ tiu projekto de baraĵo en la arbaro de Sivens, unua kolektivo de asocioj pornaturaj aperas en 2011. Tiu kolektivo denuncas la perdon de biodiverseco pro tiu projekto kaj starigis plendojn antaŭ juĝejo.
Sen atendi la lastajn juĝojn pri la esenco, la prefekto rajtigis la ekkonstruon en oktobro 2013. Aktivuloj tiam decidis okupi la lokon. Ili kuniĝis kadre de alia kolektivo Tant qu'il y aura des bouilles « dum estos plu marĉejoj », ilia agado sukcesis prokrasti la komencon de la konstruado je pli ol unu jaro.
La okupado iĝis nova ZAD, Zo-A-Do, el la franca Zone à defendre, « defendenda zono ». La plej fama ZAD kreiĝis en Notre-Dame des Landes kontraŭ konstruado de dua flughaveno apud Nanto. En pluraj lokoj, kie civitanoj per okupado malhelpis la daûrigon de malutilaj grandaj projektoj, aperis tiu koncepto de ZAD.
Unue, la zadistoj okupis forlasitan domon, sed perforte estis elpelitaj. Ili konstruis dometojn, muntis tendojn, plurfoje, perforte estis elĵetitaj, (pri)ŝtelitaj, timigitaj. Ili organizis rezistadon, informadon kaj mastrumis sin per ĉiusemajnaj ĝeneralaj asembleoj kaj senhierarkia organizado. Trans baraĵo, tutan sistemon oni pridiskutas kaj denuncas. Lukto kontraŭ la baraĵo iĝas simbola lukto por alia mondo.
[intervjuo Françoise]
Subtenaj kolektivoj kreiĝis en la apudaj urboj Rabastens, Albio, Tuluzo, kaj eĉ pli fore. Subtenantoj kelkfoje ankaŭ venis provizore okupi la lokon kiel tiuj ŝafistoj migrantaj kun siaj ŝafoj. Luktas ili kontraŭ devigata elektronika blatado de siaj ŝafaroj, kontraŭ industriiĝo de sia laboro, kontraŭ sama sistemo.
[intervjuo Francis]
Malgraŭ la spitado de la okupantoj, la detruo de la arbaro komenciĝis la 1-an de Septembro 2014. Trideko da hektaroj estis senarbigitaj, sub altgrada protekto de ĝendarmoj. Prefere ol konsenti la ripetitajn petojn de sendependaj ekspertizoj kaj de dialogo, far la kolektivoj de oponantoj, la decidistoj rompas la pordon, ne atendante kortuman juĝon. Kaj tio okazigas multajn policajn perfortojn.
Aktivuloj kaj pli kaj pli da civitanoj ekkonsciis pri la neutileco de la baraĵo, la represio de la polico kaj la fifaroj de ĝiaj subtenantoj. Preskaŭ ĉiam la respondo de la aŭtoritatoj estis represio, neniam venis propono de dialogo.
Memorindaj bildoj de tiu longa lukto : tiuj junuloj alte sidantaj sur arboj, en kabanoj, tiuj kiuj enteriĝis ĝis kolo por malpermesi la veturon de detruaj maŝinoj, la simbola enfamilia replantado de arbetoj unu semajnon post la senarbigo, tiuj liceanoj, kiuj strikis por denunci la projekton, la fastostriko de 6 homoj, dum pli ol 30 tagoj ĉe 3 el ili.
Sabaton, la 25an de Oktobro, estis la unua datreveno de la ZAD, la du kolektivoj alvokis grandan subteneventon kiu arigis pli ol 5000 personojn. Nu, ĉu tiu sufiĉos por haltigi la projekton, eble ne, sed la luktantoj decidoplene plu elkrias :
Ili faligis la arbaron, ni enradikigu la reziston !
Dum nova perforta nokto post la sabata kolektiĝo, ie kie estis gardantaj policistoj kaj ĝendarmoj, mortis junulo. Dum mi registras ĉi tiun kronikon, oni ankoraŭ ne scias nek kial nek kiel tio okazis. [Tuluzo moviĝas, elektitaj eroj el la tuluza vivo]