Programdetaloj

SkizoTuluzo moviĝas - 4: Tuluzo ludemas - Pri la ludomondo en Tuluzo
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEsperanto-Kultur-Centro de Tuluzo
TekstoTuluzo ludemas

Dum longa tempo, Monopolio, Mil Mejloŝtonoj, Triviala sekvado, aŭ Skrablo, ritmis la familiajn

vesperojn. Hodiaŭ, tio ŝanĝiĝis ! Se la bonaj malnovaj klasikaj ludoj daŭre kuŝas en la ŝrankoj, ili

ne plu kontentigas novan kategorion de ludantoj, pli postulemaj, kaj pli spertaj.

Ĉu vi konas Puerto Rico, Dixit, Pandemio, 7 wonders, ? Ne ? Jen novaj tabuludoj tre sukcesaj en

Francio ! Kaj nuntempe, oni eldonas ĉiujare pli ol mil tiaj ludoj. Kial tiom da furoro ?

Unue, la plej novaj ludoj ne plu aspektas nur porinfanaj, aŭ pormaljunulaj kiel kelkaj antaŭe. Ili

celas plenkreskan publikon. Due, male al video­ludoj, ili ŝajnas pli kunigaj, kaj emfazas

interŝanĝojn.

Trie, la eble ĉefa kialo de ilia sukceso estas la granda zorgo, de la jaroj naŭdekaj pri ilia kreado.

Malantaŭ ĉiu ludo kaŝas sin aûtoro, scenaro, universo.

Bona ekzemplo estas Koloniantoj de Katan', verko de la germana Klaus Teuber, kiu estas unu el la

ludoj plej vendataj en Eŭropo. Ĝiaj reguloj estas sufiĉe simplaj, ĉiu ludanto disponas materialojn

(ligno, lano, tritiko...) kiujn ili devas uzi por konstrui stratojn, domojn, urbojn, laŭ diversaj

kombinadoj. La ludantoj libere povas interŝanĝi siajn materialojn dum la partio. Malpli da hazardo,

pli da decidoj, ludoj malpli longaj.

Multaj novaj ludoj sekvas tiun principon kaj kombinas diversajn ecojn kaj mekanismojn :

rapideco, strategio, humoro, komunikado, kreivo, kunagado (divenigi vortojn per parolo, mimo,

desegnaĵo), kvizoj... Ili allogas pli kaj pli la ludantojn, kiuj amuziĝas, malkovras, sed − plej grave

− ludas kune, plurope.

Ĉar male al videoludoj kiujn oni ludas ofte solaj, antaŭ sia ekrano, tabulludon oni kunludas kun

unu aŭ pluraj aliaj ludantoj. Tabulludoj ofte kunigas familianojn, amikojn, sed ankaŭ permesas

renkonti novajn homojn. Ili havas interesan kaj agnoskitan socian rolon. Kie trovi novajn

kunludantojn ? Ĉefe en la priludaj asocioj kiuj ebligas pasigi agrablajn ludvesperojn.

En Tuluzo, kiel en Francio, tiuj asocioj pli kaj pli multas. Ĉu vi ŝatas tiajn novajn ludojn, aŭ

preferas la klasikajn goon aŭ ŝakon, ekzotikan karrom aŭ mahjong, rolludojn aŭ eksterajn lerto-
ludojn... Kiom ajn vi aĝas, kiom ajn vi jam konas la ludojn, al vi eblas ludi ĉiujn tagojn de la

semajno.

La asocio Terre de Jeu estas unu el la plej juna, ĉiumerkrede ĝi organizas ludvesperon en

plurasocia lokalo de la tuluza centro. Parolas Christophe, membro de tiu asocio.

[intervjuo Christophe :]

Saluton, mi estas Christophe de Terre de Jeu. Mi iom prezentos tiun asocion. La ĉefa celo estas

diskonigi la ludan kulturon. Tio signifas malkovrigi tabulludojn, sciigi ke krom la 2, 3 tre konataj

ludoj, kiel Monopolio, ktp... , ekzistas multaj diversaj ludoj, tuta alia dimensio de ludoj. Krome ni

alekstere agadas dank' al lignaj lerto­ludoj, sur placoj, dum festivaloj, tio ebligas al personoj de

ĉia aĝo kuniĝi ĉirkaŭ ludoj, kaj tre facile ĉar la reguloj estas simplaj. Kaj tio taŭgas kun nia volo

esti ne nur asocio de tabulludantoj kuniĝantaj en lokalo. Ni ŝatas kunlabori kun aliaj asocioj,

ekzemple per tiu partnerado kun la asocio Toulangues kies celo estas konigi, praktikigi lingvojn.

Ĉiumonate ni organizas aranĝon « lingvaj ludoj » kie la homoj povas praktiki, ludante la francan

por eksterlandanoj, aŭ aliajn lingvojn por francparolantoj.

Preskaŭ ĉiuj tuluzaj ludasocioj, ludvendejoj, ludotekoj, ludokreantoj de la regiono kuniĝas unufoje

jare, printempe, en la ekspozicia centro de Tuluzo por organizi pli kaj pli grandan, kaj pli kaj pli

sukcesan ludofestivalon.

La unuaj festivaloj pri ludoj aperis en la sesdekaj jaroj por la Gen Con en Usono, en 1986 en

Francio. En la germana urbo Essen ĉiujare en oktobro okazas Spiel ["Ludo"], la plej granda

festivalo/foiro en la mondo pri ludoj. Tiuj eventoj, festivaloj aŭ foiroj povas temi nur pri specifa

kategorio de ludoj (rolludoj, lertoludoj, infanludoj, ktp.) aŭv male larĝe montri la diversecon kaj

prezenti ĉiujn sub­kategoriojn de la ludo.

Ĉi­tia estas la ludfestivalo de Tuluzo, lanĉita en 2001 por promocii la tabulludojn kaj konigi la

larĝecon kaj riĉecon de la hodiaŭa ludomondo. La festivalo estas tute senpaga kaj okazas de

vendredo vespere ĝis dimancô fine de posttagmezo.

Vizitas la festivalon inter 10.000 ĝis 15.000 homoj kiujn akceptas kaj gvidas pli ol 450 volontuloj.

Al la partoprenantoj eblas malkovri multajn ludojn, tabulludojn, klasikajn, tradiciajn, eksterajn...

En la granda salono, inter la manĝ­ kaj trink­vendejo kaj kelkaj standoj de ludvendistoj, centoj da

tabloj gastigas homojn kiujn konas unu la aliajn aŭ tute ne. La volontuloj klarigas la regulojn, kaj

oni ekludas. En sufiĉe granda bruo sed bonega etoso, oni amuziĝas, interŝanĝas, konatiĝas. Laŭ la

semajnfino, oni ankaŭ povas partopreni turnirojn, kvizojn, kaj renkonti ludkreantojn, kiuj prezentas

siajn lastajn kreaĵojn.

Ke la festivalon ĉiu povu profiti ankaŭ estas celo de la organizantoj. La ludoj estu por ĉiuj, kaj ĉiu

ludanto trovu sian ludon. Ili tion sukcesis per senpaga eniro ĉefe, sed ankaŭ per akcepto en pluraj

lingvoj, per bebo­ludejo kun vartistoj (por ke la gepatroj povu trankvile ludi). Ankaŭ notindas la

granda laboro por bone akcepti la handikapulojn per taŭga arangô de la spaco, per specifaj ludoj

por blinduloj, per volontuloj scipovantaj la signolingvon post tutjara volontula lernado.

Do vi venu en Tuluzo aprile ? ne maltrafu la ludfestivalon, ŝajnas ke eĉ kelkaj volontuloj scipovas

la internacian lingvon.