Programdetaloj

SkizoNorbert Bludaŭ rakontas pri marmelado
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoMarmelado kaj ĵeleo

Marmeladon vi certe jam manĝis. En pluraj mondregionoj ĝi estas – preter mielo – neanstaŭigebla parto de la matenmanĝo. Sed – kio ĝi estas? Fakte oni inventis marmeladon por konservi freŝajn fruktojn. Tiuj kelkfoje jam nur horojn post rikolto komencos putri kaj ŝimi. Hodiaŭ oni povus tuj kongeli la fruktojn, sed tiu metodo nur estas familia de post eble 50 jaroj. Antaŭe necesis – kiel mikrobiologo klarigas – forpreni osmoze la vivnecesan akvon de la mikroorganismoj, ĉefe bakterioj kaj ŝimfungoj. Tio okazas per amaso da sukero. Se vi do prenas saman kvanton da sukero kaj bone pecigitajn fruktojn kaj kuiras la miksaĵon kvin minutojn, vi havas la simplan pra-marmeladon.

Tiuspeca marmelado ofte estas fluidega. Ne eblas ŝmiri ĝin sur buterpanon, vi povus trempi la panon en ĝin. Sed estas solvo. Multaj fruktoj - ekzemple riboj - nature entenas pektinon. Tiu substanco ĵeleigas la sukon aŭ fruktokaĉon. Ĉar ankaŭ pomŝeloj estas riĉaj je pektino, la fabrikoj produktantaj pomsukon ankaŭ produktas pektinon. La sukerfabrikoj siaflanke vendas miksaĵon de sukero, pektino kaj cintronacido kiel ĵeleiga sukero. Almenaŭ en Eŭropo tia estas ĉie havebla. Estas specoj kun diversaj proporcioj inter sukero kaj pektino, sed la pakaĵo diras kiom da suko kaj kiom da ĵeleiga sukero vi prenu.

Ĵeleo estas farita el suko sen fruktoj, marmelado el fruktokaĉo, sed la preparado estas la sama. Jen mia inventaĵo por fari leontodonan ĵeleon:
Rikoltu en herbejo kilogramon da belaj flavaj leontodonaj floroj sen tigoj. Per la fingroj forŝiru de proksimume dek floroj la flavajn langetflorojn kaj metu ilin aparte. Metu la rikoltaĵon en kuirpoton, aldonu duonlitron da akvo kaj boligu tri minutojn. Post ioma malvarmiĝo forkribru la florojn. La kuiritajn florojn vi nun povas forĵeti, vi uzos nur la verdflavan leontodonan teon.

Miksu la leontodonan teon kun 1 pakaĵo da ĵeleiga sukero, aldonu la sukon de 1 citrono kaj – se vi volas – iom da (kompreneble senkemiaĵa) citronŝelo kaj kuiru laŭ la recepto , kutime 6 minutojn. Lastminute ne forgesu aldoni la langetfloretojn kaj transverŝu en glasetojn kun densaj surŝraŭbeblaj kovriloj.

Havu pliajn fantaziplenajn ideon: Ĵeleo el vino, el nigra teo, el pomsuko kun lavendofloretoj …

Bonan apetiton!

Norbert Bludaŭ

16.07.15