Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 2 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEn la elsendo:
- homaro sendos mikrofonon al Marso
- kondukado de aŭtoj bonas por sano
- vakcino kontraŭ aidoso estas ellaborita

Ĝis nun ni ne scias, kiel sonas Marso. La situacio baldaŭ povos ŝanĝiĝi, ĉar NASAo planas sendi aparaton kun sonregistrilo, kiu daŭrigos agadon de antaŭa aparato „Curiosity“. Tio okazos en la jaro 2020.
Rimarkindas, ke homaro jam provis sendi mikrofonon al Marso. Inter malsukcesintaj aparatoj estis „Mars Polar Lander“, aginta kadre de programo pri esploro de klimato kaj surfaco de la Ruĝa planedo. Plenumado de la plano ne estos facila. Atmosfera premo ĉe Marso estas proksimume inter 6 kaj 10 milimetroj de hidrarga kolono. Tiom maldensa atmosfero postulas multe pli senteblecan mokrofonon, ol kutime. Aldone al kaptado de sonoj la projekto ebligos pli profundan esploron de la marsa atmosfero kaj ĝiaj elementoj kiel ventrapideco, konvektaj kirloj kaj aliaj. Sono kune kun aliaj datenoj ebligos esploradon de multaj fenomenoj.
Jam okazis kelkaj misioj, kiuj laŭplane devis uzi sonregistrilon, sed multaj el ili ne estis sufiĉe financitaj. Parenteze la aparato “Phoenix Lander” havis mikrofonon, tamen ĝi neniam estis uzata pro diversaj kialoj.
Nun sciencistoj laboras pri nova registrilo, kiu kaptos sonojn kun frekvenco ekde 20 hercoj ĝis 10 kiloherzoj kun ega sentebleco.
En la jaro 2020 ni ekscios, ĉu funkcios la sonregistrilo ĉe marsa surfaco kaj ĉu ĝi donos al ni novan vidpunkton al la planedo.

Nova projekto de sciencistoj subtenata de la Amerika geriatria socio montris, ke kondukado de aŭtomobiloj kaj aliaj transportiloj estas grava por aĝaj homoj pro pozitiva influo al ilia sento de vivkontenteco malgraŭ pli aĝaj homoj havas pli malbonan fizikan kaj percepteblecan staton, kio malplifaciligas kondukadon.
Esplorteamo okazigis 16 apartajn testojn, dum kiuj analizis sanon kaj bonstaton de altaĝaj homoj post tiu momento, kiam ili devis rifuzi kondukadon de aŭto. Rezultoj evidentigis, ke sano de maljunuloj malpliboniĝis laŭ multaj parametroj. La plej granda malavantaĝo de kondukĉeso estas risko de depresio de tiuj, kiuj fizike ne plu povas konduki.
La ĉefa kialo de malsaniĝo estas konscio de maljunuloj, ke ili jam ne kapablas konduti socie kutime kaj ke ili ne plu povos kutime interagi kun aliaj.
Laŭ vortoj de ĉefaŭtoro de esploro Goĥua Li, por multaj maljunuloj kondukado de aŭto estis privilegio. Ĝi havas grandan signifon en ĉiutaga vivo kaj estas grava indikilo de sinkontrolado, persona libereco kaj sendependeco. Preskaŭ neeviteblas rifuzo de kondukado, kiam okazas falo de fizikaj kapabloj de homo. Konsiderante la diritan gravas prizorgi ellaboron de plano pri subtenado de socia aktiveco de maljunaj homoj. Tamen alternativaj transportiloj ne solvos la problemon. Nepras fari ion alian por ke maljunuloj sentus sin kiel plenvaloraj socianoj kaj ne spertus depresiojn.

Germanaj sciencistoj sukcesis krei vere revolucian kuracilon, kiu tre baldaŭ ebligos kuracadon de aidoso. La science eldono “Nature” unua anoncis kreadon de la nova preparaĵo. Ĝia nomo estas Brec1. Dum testoj ĝi demonstris altan efektivecon. Ĉi tio estas la unua vakcino kontraŭ aidoso, kiu vere sukcese agadas.
Laŭ lasta inform sciencistoj el Germanio okazigis kelkajn testetapojn de la nova kontraŭvirusa preparaĵo. En la unua etapo la kuracilo estis provata ekster viva organismo. En la dua etapo oni provis kuracilon je infektitaj musoj. Dank al preparaĵo Brec1 sciencistoj efektive sukcesis plene kuraci mortigan infekton en iliaj organismoj.
Ankoraŭ ne estas evidenta efekto de la preparaĵo al homa organism, infektita de aidoso. En la plej proksima estonteco esploristoj planas aranĝi serion de klinikaj provadoj je homoj. Rimarkindas, ke ekzistas ebleco, ke la preparaĵo povas ne esti tiom efika por homoj, kiom efika ĝi estis por musoj.
Kaze ke provadoj je homoj estos sukcesaj kaj efikaj, la preparaĵo Brec1 estos amase produktata. Ĉi kuracilo faros veran revolucion, ĉar nuntempe ekzistas preparaĵoj, kiuj nur kapablas forigi simptomojn de aidoso, plilongigas vivon de homo, sed ne malestigas viruson mem. Se provado de la nova germana kuracilo estos sukcesaj, homaro povos venki unu de la plej teruraj malsanoj, kiuj antaŭe estis konsiderataj kiel nekuraceblaj.