Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 3 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoHibrida aerŝipo baldaŭ aperos en ĉielo de Britio.
Arbaroj kapablas adaptigi atmosferon al ŝanĝo de klimato.
Londono lanĉas programon pri ekuzado de memstirantaj aŭtoj.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la trian elsendon de la programero "Interalie". En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Eble fantaziaj teknologioj de filmoj pri fora estonteco baldaŭ iĝos realaj disponaĵoj, uzataj de moderna homo. Britoj prezentis sian unikan ellaboraĵon - novgeneracian aerŝipon. Nova transportilo "Airlander 10" estas hibrido de aviadilo, helikoptero kaj aerostato, alivorte ĝi estas hibrida flugaparato. Longeco de la maŝino estas 92 metroj, kio signifas, ke "Airlander 10" estas averaĝe je 18 metroj pli longa ol kutima pasaĝera aviadilo. Unikeco de la aerŝipo estas ĝiaj vastaj ebloj. Ekzemple, ĝi kapablas transporti tunojn de ŝarĝo kaj konstante resti en aero proksimume dum 3 semajnoj. Aldone ĉi-aparato kapablas resti fluganta tute aŭtonome sen ŝipanaro. Ĉio, kio necesas por ĝusta funkciado de la aerŝipo estas sufiĉa kvanto de heliumo. Ellaboristoj asertas, ke la konstruaĵo estas sufiĉe firma kaj povas eĉ travivi pripafadon. La ĉefa inĝeniero de la projekto Majk Durham klarigas, ke eĉ okaze de apero de kelkaj breĉoj la aerŝipo povos resti en aero ankoraŭ proksimume dum 4 aŭ 5 horoj. La hibrida aparato moviĝas tute senbrue kaj estas sendanĝera por naturo.
Malgraŭ tiuj nekredeblaj kapabloj kaj sendubaj avantaĝoj kompare kun ekzistantaj flugmaŝinoj, Airlander 10 havas unu signifan malavantaĝon. Kostante 35 milionojn da dolaroj ĝi ĝis nun ne trapasis plenvaloran testadon, kiu estas planita nur por somero de la nuna jaro. Inventistoj certas, ke posttestade mendoj por aĉeto de la aerŝipo multos.

Malsame de antaŭaj pritaksoj, arboj ne eligas pli da karbondioksido okaze de plaltiĝo de ĉirkaŭaera temperaturo, kio permesas fari konkludon pri ilia granda adaptiĝkapableco al klimatŝanĝo.
Rezultoj de la nova esploro montras, ke arbaroj kapablas adaptigi nivelon de eliganta de ili karbondioksido okaze de klimatŝanĝo, kiam okazas plialtiĝo de temperaturo.
Kreskaĵoj konsumas karbondioksidon dum fotosintezo kaj eligas ĝin dum spirado. Rezulte de tiu ĉi procezo atmosferon eniras ses fojojn pli da karbondioksido, ol okaze de bruligo de mineralfuelo. Ĝis nun sciencistoj opiniis, ke plialtiĝo de temperaturo, okazanta pro klimatŝanĝo, gvidas al pli aktiva spirado de kreskaĵoj kaj sekve al pli rapida varmiĝo de atmosfero.
Nova esploro montris, ke ĉi tio ne povas esti vero. Kreskaĵoj kapablas adaptigi sian spiradon por normale vivi okaze de longtempa plialtiĝo de temperaturo. Ĉi tio gvidas nur al 5-procenta pligrandiĝo de eligo de karbondioksido kompare kun normalaj kondiĉoj. La esplorteamo testis spiraktivecon de dek diversaj tipoj de arboj, kreskantaj en diversaj arbaroj de la ŝtato Minnesoto. Estis okazigita analizado de reagoj de tiuj arboj je plialtiĝo de temperaturo dum periodoj de tri ĝis kvin jaroj. Sciencistoj observis konduton de arboj kondiĉe de mallongtempa plialtiĝo de temperaturo kaj kondiĉe de pli longdaŭra. Evidentiĝis, ke arboj jam adaptiĝintaj al varmego, eligis malpli da karbondioksido ol kreskaĵoj, kiuj spertis nur mallongdaŭran plialtiĝon de temperaturo.
Pro tio sciencistoj faris konkludon, ke kreskaĵoj povas adaptigi procezon de sia spirado okaze de longdaŭra klimatŝanĝo. Laŭ vortoj de klimatspertulo de Ekseter Universitato, kiu ne partoprenis la esploron, rezultoj esperigas, sed ne indas konsideri la efekton kiel parto de la tuta historio de vivo. Li rimarkis, ke tutmonda varmiĝo influos ankaŭ aliajn funkciojn de kreskaĵoj - ekzemple fotosintezon, kreskon, mortiĝon, reprodukton. Kaj nun sciencistoj ankoraŭ estas foraj de plena kompreno de sekvoj de temperaturplialtiĝo por ĉiu de tiuj procezoj.

La informeldono "Independent" komunikas, ke memstirantaj aŭtoj rajtos moviĝi sur stratoj de Britio jam en la jaro 2020. Ĉi-informon konfirmis ĉefo de britia Ministerio pri financoj Ĝorĝ Osborn. Tio signifas, ke registaro de la lando oficiale permesis uzadon de memstirantaj aŭtoj en la teritorio de Britio. Tamen nur por testado kaj fina eksperimento, ĉar jam post unu jaro registaro planas permesi amasan uzadon de memstirantaj aŭtoj sur stratoj kaj vojoj enlande.
Unuaj provadoj de ili sur limigitaj partoj de vojoj komencos jam ĉi-jare, en la jaro 2017 la memstirantaj aŭtoj estos provataj sur interurbaj vojoj. Ĝorĝ Osborn ankaŭ rimarkis, ke ĉi-provadojn necesas plenumi antaŭ ol permesi vendadon kaj disvastigadon de nova transportilo.
Krome, eldono "Independent" ankaŭ komunikas, ke la ĉef-ministro de Britio planas ĉi-somere fari proponon pri forigo de restriktoj pri uzado de aŭtonomaj aŭtoj.
Spertuloj opinias, ke Britio montras aktivecon tiudirekte pro tio, ke Londono volas iĝi tutmonda avanulo pri memstirantaj aŭtoj. Amplekso de tutmonda merkato de memstirantaj aŭtoj ĝis la jaro 2025 atingos 900 miliardojn da pundoj aŭ proksimume 1 trilionon kaj 300 miliardojn da dolaroj)
Tiel Britio faras unuajn paŝojn al apero de memstirantaj aŭtoj sur siaj stratoj.

Pasintaj semajnoj ne pasis vane kaj kunportis al ni novajn esperojn kaj progreson. Viajn ideojn kaj proponojn sendu al nia adreso interalie@muzaiko.info
Restu kun Muzaiko, estu esperantaj kaj ĝis la kvara elsendo!