Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Ĉina skribo "Nvshu", sciata nur de virinoj, eksponata en UN-oficejo en Ĝenevo

-- Reprezentantoj de diversaj landoj subskribis en Novjorko la Parizan Interkonsenton

-- Dezajnistoj prezentis novan trajnon, kiu donas pli da spacon al pasaĝeroj dum pinthoroj

-- Ĉina senŝofora aŭtomobilo estis sukcese testita per dumil-kilometra veturado


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Ĉina skribo "Nvshu", sciata nur de virinoj, estis prezentita en UN-oficejo en Ĝenevo

"Nvshu", skribsistemo kreita de ĉinaj virinoj en antikveco, estis ekspoziciata en Ĝeneva UN-oficelo kadre de la festo pri la 7-a ĉinlingva tago de UN. "Nvshu" estas sciata nur de virinoj en montaraj regionoj de Hunan-provinco. La "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" skribita en "Nvshu" estis donacita al UN dum la inaŭguro de la ekspozicio.

-- Reprezentantoj de diversaj landoj subskribis en Novjorko la Parizan Interkonsenton

La 22an de aprilo, en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, okazis altnivela ceremonio por subskribo de la Pariza Interkonsento pri Klimata Ŝanĝo, en kiu partoprenis dekoj da ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj. Post la subskribo, ĉiuj landoj devas akiri enlandan ratifon aŭ aprobon.

-- Dezajnistoj prezentis novan trajnon, kiu donas pli da spacon al pasaĝeroj dum pinthoroj

La brita firmao Arup anoncis sian planon konstrui la trajnon “pneŭmata kastelo”, kies seĝoj povas malŝveli por doni pli da spacon al la pasaĝeroj dum pinthoroj. Laŭ Inĝenieroj, volontuloj testis kaj aprobis la seĝojn, faritaj el kontraŭtrapikaj kaj fajrorezistaj materialoj, sed kelkaj atentigis pri efekto de saltado kiam alia pasaĝero sidiĝas.

-- Ĉina senŝofora aŭtomobilo estis sukcese testita per du mil kilometra veturado

Du senŝoforaj aŭtomobiloj Raeton, produktitaj de Ĉinio, ekveturis de Chongqing kaj atingis Pekinon post kvin tagoj. Dumvoje ili transiris la provincojn Sichuan, Shaanxi, Henan kaj Hebei. Espereble la komerca uzado de tiuj aŭtoj komenciĝos en 2018.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.