Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Nova T-ĉemizo faciligas komunikadon en internacia vojaĝo
-- Ĉinaj mezlernejanoj enorbitigos sateliton en 2017
-- Ankaŭ simioj akuŝigas
-- Ĉina kamparano inventis submarŝipon


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Nova T-ĉemizo faciligas komunikadon en internacia vojaĝo

Svisaj junuloj faris T-ĉemizon kiu faciligas komunikadon inter homoj kiuj ne havas komunan lingvon. Per fingromontro de ikono presita sur ĝi oni povas facile komprenigi sian volon, tamen por bone kompreni la respondon oni preferinde devas koni minimuman vortprovizon en la fremda lingvo.

-- Ĉinaj mezlernejanoj enorbitigos sateliton en 2017

Bayi-Lernejo de Pekino lanĉos, en 2017, malalt-orbitan sateliton por popularigo de sciencoj. Ĝi estos la unua satelito de Ĉinio farita kaj enorbitigita de mezlernejanoj. La 10- kilograma satelito havos kuban formon, iros sur sun-sinkrona orbito kaj liveros senpagan servon al la mondo.

-- Ankaŭ simioj akuŝigas

Ĉinaj esploristoj propraokule vidis akuŝon de sovaĝa orhara simio en la arbaro de la montaro Qinling, kaj surprize konstatis ke la akuŝantino estis flegata de alia simio. Post naskiĝo de la bebo, la "akuŝistino" ankoraŭ restis ĉe la patrino por flegado. Akuŝo de simio en natura medio estas malofte observebla, ĉar ili kutime tion faras dumnokte.

-- Ĉina kamparano inventis submarŝipon

Zhang Shengwu, kamparano de Anhui-provinco, decidis konstrui submarŝipon. Kun longeco de ĉ. 6 metroj, pilotejo-larĝeco de 60 centimetroj kaj alteco inter 1.2 kaj 1.5 metro, la inventaĵo ricevis patenton donitan de la Oficejo de Intelekta Proprieto.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.