Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 7 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLa vica etapo de la projekto Mars One progresas

Ni kreu monton por voki pluvon. Ne magio, sed scienco

10-jaraĝa knabo trovis fuŝon en sekurecsistemo de Instagram

Saluton karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la sepan elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La projekto Mars One lanĉas la trian elektadon de volontuloj por flugo al Marso, kie ili devos konstrui la unuan homaran kolonion. Pri tio komunikas informa eldono Ĥronika.info.

Kunlaborantoj de amaskomunikiloj sukcesis intervjui du homojn, kiuj partoprenas la trian elektadan etapon. Laŭ veninta informo, administrantoj de la projekto Mars One lanĉis novan elektadon de homoj por sendi ilin al Marso kaj konstrui la unuan kolonion sur la ruĝa planedo.

Kiel evidentiĝis por partopreni la mision jam pli ol 200 mil homoj sendis siajn aliĝilojn. La komisio elektos 100 homojn, kiuj devos pasi kelkajn elektadetapojn, el kiuj 24 homoj estos elektitaj (12 viroj kaj 12 virinoj), kiuj ekvojaĝos per senrevena bileto. Ĵurnalistoj sukcesis interparoli kun du eblaj vojaĝontoj Den Keri kaj Ĝoŝ Riĉardson.

Ili rakontis, ke ili jam pasis la du unuajn elektadetapojn kaj nun ili ricevis novajn materialojn, kun kiuj ili devas konatiĝi por pretiĝi al la sekva etapo. Ili ambaŭ scias, ke ili ne revenos Teren, kaze ke ili estos elektitaj por flugo al Marso.

Rimarkindas, ke ili perceptas la projekton Mars One diversmaniere. Pli frue Den Keri iom dubis pri sia partopreno en la misio, sed nun li pretas por esti elektita kaj por flugi Masren senrevene. Siavice Ĝoŝ Riĉardson male ravas pri la ideo forflugi al Marso, iĝi koloniisto kaj neniam reveni Teren.

La unuaj setlejanoj estos senditaj al Marso en la jaro 2026, tamen loĝmoduloj estos senditaj pli frue – en la jaro 2024.

La registaro de Unuiĝinta Araba Emirlando lanĉas novan ambician kaj tute malkutiman projekton. Ĉi-foje ili planas ekkontroli veteron novmaniere. Kadre de la projekto oni planas krei artefaritan monton, kiu kontribuos al plioftigo de precipitaĵoj en tiu ĉi seka lando.

La eldono Arabian Business komunikas, ke nuntempe spertuloj el la Universitata korporacio de atmosferaj esploroj kaj el la Nacia centro de atmosferaj esploroj fervore laboras pri ellaboro de prototipo de artefarita monto. Por realigo de la projekto kunlaborantaj organizoj kaj la Nacia centro de meteorologio kaj sismologio de Emirlando ricevis 400 mil dolaroj.

Sciencistoj klarigas la koncepton de ĉi-projekto sekvamaniere. Montoj ebligas levi aeron kaj kontribuas al apero de nuboj, kiuj siavice pluvas. Ĉi-metodo de precepitaĵmodifigo uzas principon de riĉigo de nuboj per arĝenta jodido, kiu estas uzata kiel pluvigilo.

Simila teknologio, tamen sen kreado de monto, estas uzata en aliaj landoj por kontroli veteron dum diversaj gravaj eventoj. Tamen sciencistaro ankoraŭ daŭrigas pridiskuton de efikeco de tiu ĉi metodo.

Laŭ informo de meteorologoj la ĉiumonata averaĝa kvanto de precepitaĵoj en Unuiĝinta Araba Emirlando estas 5,7 milimetroj. Tio evidente malmultegas por efika agrara agado kaj entute. Sciencistoj nun atendas oficialan subtenon de registaro. La artefarita monto povos solvi problemojn ligitajn al sekeco en kelkaj regionoj kaj iomgrade ŝanĝi klimaton en Emirlando.

La kompanio Facebook pagis al dekjaraĝa knabo Jani el Finnlando premion 10 mil dolaroj pro tio, ke li malkovris malsekurecaĵon en la sistemo Instagram. Pri tio komunikis eldono The Venture Beat. Laŭ aperinta informo estis trovita sistema eraro, kiu ebligis forigi komentojn de aliaj uzantoj.

La eraro estis trovita en februaro. Pri ĝi juna feliĉulo tuj komunikis al la administracio de Facebook. Por provi ĝustecon de la informo, spertuloj de la kompanio kreis specialan testan konton, kiu ebligis certiĝi pri la eraro kaj korekti ĝin.

Rimarkindas, ke Jani iĝis la plej juna homo, kiu malkovris eraron en funkciado de socia reto. Antaŭe la plej juna estis 13-jaraĝa uzanto.

Ni rememorigu, ke en aŭgusto de 2015 inĝeniero el Britio Reza Mojandin ankaŭ sukcesis malkovri eraron en sistemo, kiu prizorgas sekurecon de personaj datenoj de uzantoj de la socia reto Facebook. Laŭ veninta informo en ĉi-socia reto la agordo "Kiu povas serĉi kaj trovi min?", en kiu defaŭlte estas indikita "Ĉiuj", ebligas trovi la konton al iu ajn. Ankaŭ ĉiu uzanto povas vidi telefonnumerojn de aliaj uzantoj eĉ se ili ne estas montrataj surpaĝe.

Ni aldonu, ke malgraŭ sociaj retoj penas sekurigi personajn datenojn de uzantoj ne indas forgesi pri tio, ke vi mem povas protekti sian personan vivon ne publikigante kaj ne indikante gravan informon sur viaj paĝoj en sociaj retoj.

Kosmo, pluvoj kaj interreto. Tiuj ĉi kvazaŭ nekunigeblaj aferoj tute facile renkontiĝis ĉi tie. Viaj proponoj kaj ideoj estas ege aprezataj kaj vi povas sendi ilin al nia adreso interalie@muzaiko.info. Restu kun Muzaiko kaj ĝis la oka elsendo!