Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 8
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoŜarkoj havas personecajn trajtojn de konduto
Unika kometo kun aminacida vosto trovitas en la spaco
Nova oficejo en Dubajo estas konstruita per tridimensia printilo

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la okan elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La nova esploro montris, ke ŝarkoj tute same kiel homoj havas propran personecon kun siaj propraj karakteraĵoj.
Unuafoje en la historio teamo de sciencistoj el la Universitato Makkuori malkovris pruvojn de individuaj personecaj diferencoj de ŝarkoj, kiuj loĝas en la golfo Port-Ĝekson ĉe orienta marbordo de Aŭstralio. Dum la esploro ŝarkoj evidentigis ekzakte personan konduton kondiĉe de nekonata situacio kaj streso.
En la homa psikologio ekzistas aserto, ke nia personeco difinas, kiuj ni estas, kaj ĝi povas esti uzata por prognozo de reago de homo je diversaj situacioj. Nia konduto kutime restas konsekventa kaj ripetiĝas dum longa tempo. Nome tiu ĉi prognozebleco faras bazon de personeco.
Laŭ vortoj de la gvidanta aŭtoro de la esploro Evan Birns el la universitato Makkuori, dum la lastaj kelkaj jardekoj esploroj de personeco montris, ke proksimume 200 specoj de animaloj evidentigas personecajn trajtojn. Do, personeco ne povas esti konsiderata kiel pure homa trajto, kiu profunde enradikiĝis en nian evoluan pasintecon.
La teamo planis difini, ĉu ŝarkoj havas personecon, metinte ilin en kondiĉojn, kiuj ebligas mezuri riskemon de la animaloj kaj difini influon de testoj al individua sano pro ligo de stresaj hormonoj kun fiziologiaj specialaĵoj. Sciencistoj lokigis ŝarkojn en akvujon kaj difinadis, kiom da tempo ili bezonas por eliri el ĝi en alian akvujon. Poste oni stresigis ŝarkojn ankoraŭfoje kaj mezuris tempon, kiun ili bezonas por trankviliĝi.
Rezultoj evidentigis, ke ĉiu ŝarko havis konsekventan kondukon. Tio ebligis supozi, ke tiuj kondutformoj fiksiĝis en konscio de animaloj malsame de hazardaj reagoj. Kelkaj ŝarkoj estis pli kuraĝaj, ol la aliaj. Tiuj kiuj estis pli fortaj, reagis streson dum la unua eksperimento kaj estis pli reagemaj dum la dua.
Laŭ vortoj de Kalum Braŭn, kiu estas la ĉefa aŭtoro de la esploro, la teamo kontentas pri la rezultoj, ĉar ili montras, ke ŝarkoj ne estas nur sensencaj kreaĵoj. Same, kiel homoj, ili havas unikajn preferojn kaj konduton. Se ĉiu ŝarko estas individua, do evidentas, ke estas pli malfacile kontroli populacion de tiuj ĉi animaloj, ol tio estis konsiderata antaŭe.

La unuan fojon kosma aparato Rosetta malkovris substancojn, necesajn por disvolvado de vivo en atmosfero de kometo 67R/Ĉurjumov-Gerasimenko. Ĉi-datenoj montras, ke glaciaj kometoj povis ludi rolon en kunportado de samaj substancoj al Tero antaŭe senviva.
Certe antaŭe misio de NASA Stardust jam trovis tiujn komponantojn kaj liveris ilin Teren, sed la nuna trovaĵo estas la unua fojo, kiam aminoacidoj estis trovitaj en spaco ĉirkaŭ kometo libere elvaporiĝantaj.
Laŭ vortoj de la gvidanta aŭtoro de la esploro Katrin Altveg el la Berna Universitato, konsiderante ĉiujn organikajn substancojn, aminoacidojn kaj fosforon eblas diri, ke la kometo vere enhavas ĉion necesan por vivkomenco escepte de energio. Sed tuj post ĝi okazos en iu varma loko, ekzemple en oceano, molekuloj ricevos necesan energion, ekkapablos reagi kaj eble povas ekigi vivprocezon.
Antaŭe oni provis trovi objektojn kun aminacidoj per teleskopoj, sed tiuj provoj restis malsukcesaj. La nuna malkovro ebliĝis nur pro la fakto, ke la aparato Rosetta okazis sufiĉe proksime al vosto de la kometo. Ricevitaj datenoj iugrade konfirmas rezultojn de la antaŭaj esploroj, kiuj supozis, ke vivo sur la Tero aperis de substancoj, venintaj elspace.
Laŭ vortoj de kometesploristo el la Marilenda Universitato Mikael Ejhern, estas konata fakto, ke nia planedo antaŭe estis aktive pribombita per asteroidoj kaj kometoj. Ankaŭ aminacidoj estis trovitaj en meteoritoj, sed ĉi-kaze ne eblas diri certe, ĉar ili tro malpuriĝas, venante al la Tero.
La malkovro helpos al sciencistoj kompreni, kiukondiĉe ekzistis la juna suna sistemo kaj la samon por pli postaj periodoj, kiam Teron koliziis kometoj, similaj al tiu de Ĉurjumov-Gerasimenko. Sinjorino Altveg rimarkis, ke por astrobiologio tio estas gravega malkovro. Se vivo sur Tero aperis danke al kometoj, do tute sama afero povis okazi ĉie en la universo. Tio estas bazo por starigo de la nova demando: kiom da planedoj, similaj al Tero, ekzistas en la spaco kaj kiomgrade evoluiĝis vivo tie?

En Dubajo estis malfermita oficejo, kiu plene estis konstruita per tridimensia printilo. La proekto costas duoble malpli multe, ol kaze ke ĝi estus realigita tradicie. Pri tio komunikas registaro de la Unuiĝinta Araba Emirlando.
Ĉi-konstruaĵo lokiĝas meze de la urbo proksime al Dubaja internacia financa centro. Ĝi estis nomita "Estontecoficejo". Rimarkindas, ke en la nova oficejo eklokiĝis sidejo de la Dubaja estontecfonduso (nome tiu ĉi organizo lanĉis la projekton).
La konstruaĵo havas unu etaĝon, ĝia areo estas 250 kvadrataj metroj. Por fari la konstruaĵon pli firma oni rondigis ĝian tegmenton. En la nova oficejo jam povas labori homoj: ĉi tie estas elektroenergio, komunikiloj, akvo kaj ventumilsistemo.
Por kreado de la "Estontecoficejo" oni uzis tridimensian printilon, kies alteco estas 6 metroj, longeco - 37 metroj kaj larĝeco - 12 metroj. La uzitaj konstrumaterialoj estis speciale kreitaj por la projekto kaj ilia firmeco estis testata en Ĉinio kaj Britio.
Laborelspezoj rezultiĝis duonfoje malpligrandaj ol kaze de tradicia konstruado. La printadon partoprenis 19 homoj, el kiuj 1 kontrolis la printilon, 8 homoj okazigis muntadon de printitaj partoj kaj la aliaj respondecis pri elektraj konduktiloj kaj aliaj sistemoj de la oficejo.
Entute konstruado daŭris 17 tagojn kaj 2 tagojn oni uzis por internaj laboroj.
Por konstruado oni elspezis proksimume 140 mil dolarojn. Pro la sukcesa konstruado per printilo, ministro pri registaraj aferoj de Emirlando Muĥammad al-Geravi komunikis, ke gis la jaro 2030 proksimume kvarono de ĉiuj konstruaĵoj en la lando estos kreitaj perprintile.

Eble baldaŭ ni printos ĉion - eĉ manĝaĵojn. Tamen mi apenaŭ kredas, ke eblas dum 14 jaroj printi tiom multe da konstruaĵoj. Kaj kion opinias vi? Sendu viajn pensaĵojn al la retadreso interalie@muzaiko.info. Restu kun Muzaiko kaj ĝis la 9-a elsendo!