Programdetaloj

SkizoAfrika Centro Mondcivitana - En Lokossa (Benino) staras tiu Centro, orfejo kaj lernejo, kie infanoj lernas Esperanton. - intervjuo el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoAneksado en Cisjordanio: lunde, 22an de junio [2020] vespere, la Palestina [Nacia] Aŭtoritato [aŭ “Aŭtonomio”] organizis grandan kolektiĝon por protesti kontraŭ la israelaj projektoj pri aneksado de parto de Cisjordanio. Ankaŭ multaj eksterlandaj diplomatoj venis subteni milojn da ĉeestantaj Palestinanoj kaj konfirmis sian opozicion al la israelaj projektoj. Dum pli ol horo, sinsekvo da ambasadoroj venis sur la podion. Esprimis siajn pensojn reprezentantoj de Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio, Japanio kaj Jordanio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio: lunde, la 22an de junio [2020], la ĉinaj ĉefministro Li Keqiang [Lǐ Kèqiáng 李 克 强 [ljǐːkhɤ̀ːtɕháŋ]] kaj prezidento Xi Jinping [Xí Jìnpíng 习 近 平 [ɕíːtɕìnphjə́ŋ]] per videoligo kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel [ʃaʁl miʃɛl] kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen [ˈʊʁzula fɔn deːɐ̯ ˈlaɪən]. Tio estis la unua oficiala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj ankaŭ la plej altnivela kunveno inter la du flankoj de post la kronvirusa eksplodo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kiribato preferas Ĉinion: lunde, la 22an de junio [2020], en la Insularo Kiribato estis reelektita kiel prezidanto Taneti Maamau, konata kiel forta subtenanto de proksimaj ligoj kun Ĉinio. Kiribato estas lando en la Pacifiko kun malgranda loĝantaro de 110 mil homoj, sed ĝia teritorio etendiĝas je pli ol 2000 km, kaj ĝia ekskluziva ekonomia zono estas pli granda ol la tera surfaco de Barato. La situo kaj grandeco de Kiribato faras ĝin unu el ŝlosilaj landoj de la regiono. La prezidanta baloto en tiu lando estis konsiderata de pluraj observantoj kiel referendumo pri la rilatoj kun Ĉinio. Prezidanto Taneti Maamau estas konata kiel subtenanto de proksimaj rilatoj kun Pekino, inkluzive rilate kunlaboron surbaze de ĉina investado en grandajn infrastrukturajn projektojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)