Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-03-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la ĉi semajnaj elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio:




-- Ĉinio finkonstruos kosmostacion ĉirkaŭ 2020



-- Sveda artisto faras artaĵojn per malnovaj libroj



-- Nova leĝo kontraŭ familia perforto ekvalidas en Ĉinio



-- Ĉinaj turistoj fariĝis la kvara plejmulto en Svislando



La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti la novaĵojn.




Ĉinio finkonstruos kosmostacion ĉirkaŭ 2020



Ankoraŭ ĉijare Ĉinio lanĉos sian duan kosmolaboratorion kaj kosmoŝipon kiu transportos du astronaŭtojn. Ili kupliĝos en la spaco. Venontjare estos lanĉita la unua ĉina kargokosmoŝipo, kaj la kosmostacio laŭplane estos finkonstruita ĉirkaŭ 2020.




Sveda artisto faras artaĵojn per malnovaj libroj



Cecilia Levy estas artisto el Svedio, kiu uzas librojn kiel materialo por kreado de delikataj artaĵoj. Ekde 2009 ŝi kreas tri-dimensiajn verkojn el papero, kaj sekve decidis uzi malnovajn librojn por daŭrigi iliajn rakontojn per unika kaj nova maniero.




Nova leĝo kontraŭ familia perforto ekvalidas en Ĉinio




Ekde la 1-a de marto validas la unua leĝo kontraŭ familia perforto lanĉita de Ĉinio. Ĝi difinas la kvaliton kaj juran respondecon pri familia perforto kaj protektado de ĝiaj viktimoj, kaj estas ankaŭ aplikebla al hejma perforto fare de kunloĝantoj ekster la familia rondo.



Ĉinaj turistoj fariĝis la kvara plejmulto en Svislando




En 2015 la nombro de vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero, kiuj tranoktis en svisaj hoteloj, kreskis je 33,3%, kaj Ĉinio fariĝis la kvara plej granda fonto de turistoj al Svislando, tuj post Germanio, Usono kaj Britio. Laŭ svisaj aŭtoritatoj, lastatempe ĉinaj turistoj pli interesiĝas pri vintraj sportoj.




Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por vidi la artaĵojn de Cecilia Levy kaj legi aliajn novaĵojn vizitu nian retejon www.espero.com.cn