Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLavrov turneos tra Venezuelo, Kubo kaj Meksiko: la ministro pri eksterlandaj aferoj de Rusio, Sergej Lavrov, vojaĝos tra Latinameriko inter la 5-a kaj 8-a de februaro kiel parto de laborvizito en Venezuelo, Kubo kaj Meksiko, kaj en ĉiu lando li pritraktos la politikan dialogon, la ekonomian kunlaboron kaj perfektigon de la rilatoj en la regiono. Dum sia restado en Havano, Kubo, Lavrov pritraktos, interalie, la punregulojn altrudatajn de Usono al Kubo. En Meksiko li pritraktos la fortigon de kunlaboro inter Rusio kaj Meksiko. La dialogo inkluzivas kunlaboron kun institucioj kiel la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj, nun prezidata de Meksiko (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

La Eŭropa Parlamento aprobis la eliron de Britio el la Eŭropa Unio mekredon [29 jan 2020] vespere, kaj du tagojn poste, vendrede, la 31-an de januaro (2020) efektiviĝis la Briteliro. La sekvontaj paŝoj sendube estos malfacilaj, ĉar Britio devas intertrakti pri siaj estontaj rilatoj kun la Eŭropa Unio rilate komercajn aferojn. Por la estro de la brita Britelira Partio Nigel Farage [ˈfærɑːʒ] kaj aliaj popolismaj deputitoj, tio estis venka momento. Tamen tiuj britaj deputitoj, kiuj deziras, ke Britio restu, promesis, ke ili revenos. Inter ili estas Aileen McLeod ĉe la separisma Skota Nacia Partio. "Skotlando estas eŭropa lando", ŝi diris. "Mi antaŭĝojas pro tio, ke la sendependa Skotlando baldaŭ revenos al la Eŭropa Unio". (raporto de Vikinovaĵoj)