Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEŭropa Parlamento forte subtenas la aliĝan intertraktadon kun Albanio: prezidanto de la Eŭropa Parlamento David Sassoli diris al raportistoj lunde [03 feb 2020], ke la membriĝa procezo devas esti rekomencita malgraŭ la malrapidiĝo en la fino de la lasta jaro. Sassoli deklaris, ke Albanio kaj Nord-Makedonio intencas malfermi intertraktadon. Li aldonis, ke ambaŭ landoj bone progresis konforme al la atendoj de la EU. Sassoli ankaŭ diris , ke la membriĝa procezo de Albanio estas vere grava kaj strategia kaj tiel necesa kiel aliaj membriĝaj procezoj de okcident-balkanaj landoj. (Raporto de ĈRI)

Sociaj movadoj protestas en Brazilo: sindikataj kaj sociaj movadoj de Brazilo protestis la 3-an de februaro en Sao Paŭlo kontraŭ la ekonomia politiko de la registaro de Jair Bolsonaro :[ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] , kiu rekte damaĝas la industrian sektoron de la lando. La ideo estis profiti la ĉeeston en Sao Paŭlo de Jair Bolsonaro, la ŝtatestro ultradekstrema, kaj tie rifuzi lian politikon ekonomian, kiu altigas la senlaborecon kaj la neformalan laboron. La protesto ankaŭ publike kondamnis la atakojn de Bolsonaro kontraŭ la industria sektoro kaj la politikon de transdono de publikaj entreprenoj al eksterlandaj kompanioj, kiel Eletrobras kaj Petrobras, kiuj ekigis siajn privatigajn procezojn, kaj de Embraer, ĵus donita al Boeing. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Skandala usona “pacplano" por Proksima Oriento: la 29-an de januaro, la usona prezidento prezentis "duŝtatan" solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel "nedivideblan ĉefurbon" de la hebrea Ŝtato. Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio Palestino en Francio", forte kondamnis la planon kaj diris: "Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj", "Temas pri neniigo de la palestina demando". Li diris: "Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita sen la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?", li precizigis. "Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino", li aldonis. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)