Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 13 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLa plej detala neŭroscienca mapo de cerbo estas kreita;
Konstruludo kiel ideo por konstruado de plenvaloraj domoj;
Novaj mondrekordoj pri ĉirkaŭmonda vojaĝo per aerostato fiksitas.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 13-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La sciencistoj Devid Van Essen kaj Metju Glasser el la Vaŝingtona Universitato en Sent-Luis prezentis novan mapon de homa cerbo, kiu enhavas 97 novajn antaŭe nekonatajn regionojn de la ekstera parto de cerbo, kiu estas nomata kortekso.
Profesoro de Jejla Universitato opinias, ke la nova mapo de cerbo aspektas kiel granda bildo por kolorigo, sed fakte tio estas grandega salto antaŭen en la kampo de neŭroscienco. La prezentita mapo ebligas al sciencistoj pli bone ellerni kortekson kaj ĝiajn regionojn, kiuj respondecas pri movado, sentoj, emocioj kaj eĉ pri solvado de problemoj.
Neŭrosciencistoj esperas, ke la nova mapo ebligos ankaŭ ricevi precizan informon pri tio, kiel diversaj partoj de cerbo influas konduton de homo. Ekzemple, sciencistoj planas kompari cerbomapojn de sanaj homoj kaj de tiuj, kiuj havas problemojn pri percepto de informo.
La nova cerbomapo estis kreita uzante de tri diversaj metodoj de vidigo kaj ĉe partopreno de 210 junaj homoj. Rezulte estis ricevita mapo de 180 regionoj de kortekso, el kiuj pli ol duono ne estis konataj de sciencistoj antaŭe. Pro tio fakuloj ankoraŭ nur divenas pri influo de tiuj regionoj al konduto de homo. La regionoj distingeblas pro krazo de neŭronoj, denseco kaj eĉ strukturo de ĉeloj. Gravas ankaŭ, ke la nova mapo ebligos kompreni, kiel cerboregionoj interagadas. Ekzemple, la regiono, kiu aktiviĝas dum parolado ĉe 90% de volontuloj ligiĝas kun apudaj regionoj, sed ĉe 10% de eksperimentopartoprenantoj ĝi sendis signalon al regiono, respondeca pri movado de okuloj. Fakuloj opinias, ke la ellaborita mapo estas grandega kampo por laboro de neŭrosciencistoj.

La Kolombia kompanio Conceptos Plásticos rimarkis du gravajn problemojn, kiujn frontas loĝantaro de la lando kaj proponis ideon, kiu ebligas solvi ambaŭajn defiojn per unu granda paŝo. Temas pri manko de eksterurbaj domoj por loĝantoj kaj ege multa kvanto de plasta rubo. Por venki tiujn ĉi du problemojn, la kompanio decidis produkti malkutiman konstrumaterialon uzante nedisponatan plaston. Malkutimeco de la nova konstrumaterialo estas, ke tio estas brikoj, similaj al tiuj de la mondfama konstruludo LEGO.
Conceptos Plásticos kunlaboras kun lokaj komunumoj por kolekti plaston kaj kauĉukon kaj por trejni lokanojn pri konstruado. Uzante tiajn ĉi brikojn homoj povas konstrui siajn proprajn loĝejojn kaj sociajn ejojn tute memstare. La domo por unu familio povas esti konstruata fare de kvar homoj dum kvin tagoj kaj tio tute ne postulas specialan sperton, ĉar por konstruado estas uzata principo de fama konstruludo.
Grava demando, certe, estas sekureco de tiuj konstruaĵoj. Pro tio Conceptos Plásticos prilaboras plaston per specialaj substancoj, kiuj malbrulebligas brikojn. Krome la konstruitaj tiamaniere domoj ege bone rezistas tetremojn. La kompanio komunikas, ke konstruado de domoj per tiuj ĉi plastaj brikoj malmultekostigas la procezon je 30 procentoj. Standarta domo povas esti konstruita kontraŭ 5200 usonaj dolaroj.
La proekto de la kompanio jam multe helpis al 42 familioj, kiuj perdis siajn loĝejojn kaj nun havas eblon denove ekhavi domon, kiu, parenteze, estos okaze de transloĝiĝo tute malkonstruebla kaj transportebla al alia loko, kie ĝi povos esti denove konstruata.

La rusia vojaĝisto Fjodor Konjuĥov plenumis ĉirkaŭmondan flugon per aerostato kaj la 23-n de julio atingis Aŭstralian urbon Notrhem, de kie lia vojaĝo komenciĝis antaŭ 11 tagoj.
Rezulte Konjuĥov, trpasinte pli ol 34700 kilometrojn, fiksis rekordon de rapideco de ĉirkaŭmonda flugo per aerostato – 11 tagoj kaj 6 horoj. Li trapasis tri oceanojn kaj tri kontinentojn kaj fiksis ankaŭ kelkajn mondrekordojn.
Unue, li superis la antaŭan rezulton de Stiv Fosset, kiu plenumis ĉirkaŭmondan flugon per aerostato dum 13 tagoj kaj 8 horoj. Due, li pligrandigis distancon je unu mil kilometroj, tiamaniere plenuminte la plej longdistancan solan ĉirkaŭmondan flugon. Kaj trie, Konjuĥov ekflugis post la sola provo kaj Stiv bezonis ses provojn.
Krome li fiksis altecrekordon de aerostata flugo. La 21-n de julio, evitante ciklonon, li atingis altecon de 10 kilometroj kaj 600 metroj, kio estas je 400 metroj pli multe, ol la antaŭa rekordo, fiksita de Fosset.
Dumflugade okazis ankaŭ diversaj hazardaj danĝeraj situacioj. Por ripari kelkajn sistemojn, la piloto eĉ bezonis eliri el hermetika nacelo. Ankaŭ la 20-n de julio hejtilo ekmalfunkciis, pro kio temperaturo en la nacelo atingis -40 celsiajn gradojn.
Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj la vojaĝisto sukcese revenis surteren, kie lin renkontis teamanoj de la misio kaj liaj geparencoj.

Mi persone ege ŝatas ideon de kolumbianoj pri samtempa solvado de du gravaj problemoj. Ĉu vi ankaŭ havas ideojn, kiel oni povas agadi tiumaniere? Rakontu pri tio en la grupo de Interalie en Fejsbuko aŭ retletere al nia retpoŝtadreso interalie@muzaiko.info! Restu kun Muzaiko kaj ĝis la 14-a elsendo!

-------------------
Nia Fejsbuka grupo: https://www.facebook.com/groups/1588901118106731/