Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 17 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoRobotoj-policistoj baldaŭ ekfunkcios en Dubajo
Nekonata vivoformo de antikva subglacia lago esploratas en Arktiko
Luna surfaco ŝanĝiĝas pli rapide, ol tio estis konsiderata antaŭe

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 17-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Parto de taskoj de la Dubaja polico baldaŭ estos plenumata de robotoj. La informo venis de polica administracio de la urbo, kiu prezentis la unuan tian ĉi roboton ĉe la ekspozicio de informteknologioj GITEX. Dum la ekspozicio la roboto sukcesis mirigi ĉiujn.
Robotoj plenumos taskojn pri subskribo de paperoj, ekzemple se temas pri petskriboj de civitanoj kaj pri protokoloj. Krome robotoj ekokupiĝos pri fiksado de rompoj de trafikreguloj, ili memoros, kiuetape haltiĝis laboro de policistoj pri iu afero kaj rememorigos al ili pri gravaj nefinigitaj taskoj. La unua roboto-policisto ekfunkcios en la jaro 2017 en Dubajo. Post kvar jaroj oni planas fari produktadon de tiuj ĉi robotoj amasa.
Reprezentantoj de la limservo de Dubajo, kiu ankaŭ partoprenas la ekspozicion GITEX, komunikis, ke ili planas enkonduki "saĝan" servon en flughavenoj de Emirlando, kiu estas destinita por rekono de personoj, kiuj ne faris laŭorde deklaron pri siaj kunportataj varoj. La servo ankaŭ planas enkonduki novajn teknologiojn por pakaĵkontrolo de alvenantaj pasaĝeroj, kiuj bezonos ne pli ol tri minutojn por kontrolo de suspektindaj valizoj.
Ni rimarku, ke antaŭe kunlaborantoj de polico en Dubajo ekuzis okulvitrojn de aldonita realeco Google Glass, danke al kiuj ili povas rapide difini rompantojn de trafikreguloj.
Ĉi-tiujn paŝojn oni faras kadre de la programo, dediĉita al unuigo de streboj de komerco kaj gvidantaj novteknologiaj firmaoj, por maksimume uzi ennovaĵojn en Emirlando. Diversaj novaj ellaboraĵoj kaj unikaj projektoj nun estas sukcese enkondukataj en la ĉiutagan vivon de la lando.

------------------
Rusiaj sciencistoj malkovris unikan organismon, kiu kaŝiĝis en la subglacia lago Vostok en Antarktiko. La bakterio havas nur 86-procentan similecon al jam konataj estaĵoj.
La lago mem estas plene izolita de la ĉirkaŭa mondo jam dum 15 milionoj da jaroj. En la supra ĝia parto temperaturo de akvo estas minuso 2-3 Celsiaj gradoj kaj premo atingas 400 atmosferojn pro pezego de glacio. Sciencistoj opinias, ke sube ekzistas geotermaj torentoj, varmigantaj akvon, pro kio tie povas disvolviĝi mikroorganismoj, kiuj sukcese adaptiĝis al tiom malkomfortaj kondiĉoj. Tamen la lago estas riĉa je oksigeno, kio favoras al vivo.
Evoluciaj procezoj en la lago disvolviĝis tute sendepende pro longdaŭra izoleco. Pro tio en ĝi troveblas ege originalaj kaj malesploritaj mikroorganismoj. Ĉi foje sciencistoj trovis novan mikroorganismon en la puto, kiun sovetiaj, franciaj kaj usonaj sciencistoj komune komencis esplori en la jaro 1989. La lagan fundon oni atingis per drilego en la jaro 2015. De la profundo je 3768 metroj esploristoj prenis glacion. En la glacio, formiĝinta sur la drilego ili trovis nekonatan bakterion, kiu ekhavis kodon w123-10. Laŭ vortoj de laboratoriestro pri krioastrobiologio de la Sankt-Peterburga instituto de nuklea fiziko Sergej Bulat, verŝajne la estaĵo w123-10 iĝis la dua bakterio, malkovrita dum esploroj de la lago Vostok. La unua bakterio estis malkovrita de rusiaj kaj franciaj sciencistoj antaŭe. La novmalkovrita bakterio tute komforte vivas ĉe la temperaturo de minuso 50 Celsiaj gradoj.
Se vivo en la lago Vostok vere ekzistas, ĝi estas aranĝita tre originale. Proksimume samaj kondiĉoj, laŭsupoze estas en subglaciaj oceanoj de lunoj de Jupitero kaj Saturno aŭ en polusoj de Marso. Tial esploro de la lago en Antarktiko ebligas al kosmobiologoj ekscii pli pri ebla vivo en malvarmaj mondoj de nia sunsistemo.
--------------------
Sciencistoj difinis pli ol 200 novajn kraterojn sur luno. Laŭ bildoj, kolektitaj de la kosma aparato de NASA Lunar Reconnaissance Orbiter, surfaco de nia natura sputniko ŝanĝiĝas multfoje pli rapide, ol ni opiniis antaŭe. Novaj krateroj aperas sur Luno tre rapide.
Krateroformado progresas sur luno tiom aktive, ke sciencistoj estis devigitaj repritrakti siajn vidpunktojn rilate al aĝo de luno. Nun ili supozas, ke ĝi estas pli juna, ol tio estis supozata antaŭe.
Ĉiuj fotoj de luna surfaco estas uzataj por kvanta difino de kraterformiĝo rezulte de kolizioj kun meteoroj kaj asteroidoj. Konsiderante rapidecon de kraterapero sur luno eblas kompreni plimultiĝon de kreteroj dum konkreta tempoperiodo, kio gravas por pritakso de aĝo de diversaj geologiaj strukturoj.
Esploroj, okazigitaj de la Arizona Universitato de Usono proponas komparan pritakson de lunaj kavoj, formiĝintaj diverstempe. Sciencistoj rekonis 222 novajn kavojn. Evidentiĝis, ke dum unu jaro aperis 180 krateroj, kiuj havas diametrojn ne malpliajn, ol 10 metroj. Ĉi-rezulto estas je 33 procentoj pli granda, ol oni prognozis antaŭe per diversaj metodoj.
Samtempe spertuloj rivelis sekundaran procezon de kraterformiĝo, ligitan al kolizioj de surfacaj materialoj. Surbaze de tio sciencistoj supozis, ke luno ŝanĝiĝos plene dum 81000 jaroj, kio estas 100-foje pli rapide, ol oni opiniis antaŭe.
Malgraŭ tio ni povas konsideri, ke spuroj de lunaj aparatoj kaj kosmonaŭtoj restis netuŝitaj.

Mirinda estas afero, ke eĉ en nia planedo estas vivareoj, kie vivo disvolviĝis tute sendepende de aliaj vivoformoj. Ni deziru sukcesojn pri daŭra esplorado de tiu fenomeno kaj estu pozitivaj, esperantaj atendante la sekvan 18-n elsendon de la programero Interalie ĉe radio Muzaiko!