Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 19 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoBritia policisto transnaĝos la Atlantikon;
Roboto bezonas malpli ol unu sekundon por solvi kubeton de Rubik;
Sciencistoj sukcesis resanigi plenkreskan homon de aidoso.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 19-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La iama britia policisto Ben Huper estas preta enskribi sian nomon en historion kiel homo, kiu sukcesis naĝi la tutan distancon trans Atlantiko el Afriko ĝis Sudameriko. Entute li devos naĝi 2528 kilometrojn. Al tiu ĉi evento li pretiĝas jam dum tri jaroj.
Longa naĝado de Ben komenciĝis el Dakaro. Lin akompanas du boatoj kun ŝipanaro je dudek homoj. Se ĉio rezultos bone, Ben iĝos la unua homo, kiu transnaĝos ĉiun kilometron de la Atlantika oceano de unu kontinento al la alia, atingonte Sudamerikon en marto.
Laŭ vortoj de tiu ĉi kuraĝulo, li faras tion dediĉe al sia filino.
En akvo, plena de ŝarkoj kaj meduzoj, la viro pasigos proksimume ok horojn ĉiutage. Li ripozos sur boato kun speciale instruita teamo, kiun li mem organizis.
Akvo havas grandan signifon en la vivo de Huper. Li rakontis, ke foje li apenaŭ dronis en naĝejo en Belgio, kiam li estis kvinjaraĝa. Ekde tiam li kvazaŭ parenciĝis kun akvo, estas en ĝi tute trankvila kaj fartas komforte.
Proksimume antaŭ tri jaroj kaj duono Ben spertis fortan depresion. Tiam li decidis ŝanĝi sian vivon kaj denove atentis pri akvo. Liavorte, neniu ankoraŭ transnaĝis la oceanon plene. Pli da homoj sukcesis promeni sur luno, ol iu almenaŭ unufoje provis plenumi nekredeblan agon sur la Tero. Poste li decidis, ke lia defio estas transnaĝi la Atlantikon.
Tiuj, kiuj ekscias pri planoj de Huper, opinias, ke lia ekzemplo inspirigos aliajn homojn, precipe tiujn, kiuj okupiĝas pri naĝado.
Vojaĝo de Ben Huper komenciĝis la 13-n de novembro en Dakaro kaj li atingos la Brazilan urbon Natalo laŭplane en marto 2017.
--------------------------------
La magia kubeto, inventita de Erno Rubik en la jaro 1974 ne nur ne perdas sian popularecon, sed restas la plej vendata ludo en la moderna mondo kaj unu de la plej popularaj kaprompaj ludoj. La 8-n de novembro 2016 la 20-jaraĝa loĝanto de Nederlando Mats Valk fiksis novan rekordon de solvo de la klasika kubeto de Rubik. Li sukcesis fari tion dum 4,74 sekundoj. Sed tekniko ne haltas. Nova roboto superis ĉiujn antaŭajn rekordojn. Unue, roboto solvas ĉi-kaprompilon sepoble pli rapide, ol la plej rapida homo. Por tio maŝino bezonis 0,637 de sekundo. Due, la nova roboto superis rekordon, fiksitan de si mem, sed ĉi-foje kun alia procesoro. Komence de la jaro 2016 li solvis la kaprompilon dum 0,887 de sekundo.
La germana teknologia kompanio Infineon starigis la celon fiksi novan rekordon ĉe la ekspozicio Electronica, kiu okazas en Munkeno. Tiumaniere la kompanio planas atentigi pri sia nova ellaboraĵo - la teknologio de memstara kondukado de aŭto. La kompanio Infineon prezentis sian procesoron por robotoj Sub1 Reloaded, kiu havas ege potencan kalkuladkapablon, kio ebligas solvi kompleksegajn taskojn unumomente. La nova procesoro funkcias surbaze de mikrokontrolilo el la familio AURIX, kiu ankaŭ estas uzata por aŭtomata kondukado de aŭto.
Reprezentantoj de la kompanio Infineon komunikis, ke entute ekzistas proksimume 43 kvintilionoj da kombinaĵoj de pozicio de diverskoloraj kubeteroj de la ludo. Per tiu ĉi kvanto de kubetoj eblas kovri la tutan surfacon de la Tero per 275 tavoloj.
-------------------------
En la dua elsendo Interalie rakontis pri sukceso de germanaj sciencistoj, kiuj ellaboris vakcinon kontraŭ aidoso. Tiam temis pri sukcesa kuracado de musoj. Nun la historio disvolviĝas. Britiaj sciencistoj sukcesis tute resanigi plenkreskan viron! Laŭ vortoj de ili tio ebligos poste sukcese batali kontraŭ tiu ĉi terura malsano.
La unuan fojon en la historio de la moderna mondo oni sukcesis resanigi plenkreskan viron de aidoso. Tio ebliĝis per maniero, kiu okazigas kuracefekton al ĉiuj infektitaj ĉeloj kaj organoj de la kuracato. Antaŭe kuracistoj povis nur kontroli aktivecon de la viruso kaj nun ili sukcesis malpligrandigi parametrojn de la viruso en organismo tiomgrade, ke eblas diri pri plena resaniĝo. Laŭ opinio de sciencistoj, ĉi-evento estas vera revolucio surkampe de batalo kontraŭ aidoso. Ni rememorigu, ke aidoso estas unu de la plej minacantaj malsanoj de la moderna mondo.
La sciencistoj ne hastis komuniki pri ĉio al amaskomunikilaj servoj. Komence ili okazigis testojn, esplorojn, kiuj konfirmis la fakton ke la kuracato estas plene resanigita de pesto de la 21-a jarcento.
Ni rememorigu, ke antaŭe en amaskomunikiloj aperis informo pri sukcesa resanigo de ĵus naskiĝinta knabino de aidoso. La infanon oni savis per agresiva kuracado tuj postnaske. Kaj nun kuracistoj el Britio sukcesis atingi pozitivajn rezultojn danke al kontraŭvirusa terapio.
Laŭ opinio de sciencistoj ilia sukceso pri kuracado de aidoso ebligos al multaj homoj trankviliĝi kaj ricevi ŝancon je plenvalora vivo de sana homo.

Dum kuraĝulo Ben Huper batalas ondojn de la Atlantiko, Interalie proksimiĝas al nova atingo - la 20-a elsendo, kiu aperos post du semajnoj, dum kiuj vi ĉiuj estu pozitivaj, esperantaj kaj ĝis reaŭdo ĉe la radio Muzaiko!