Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 20 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoPersonaj submarŝipetoj baldaŭ estos realeco;
Esploristoj trovis manieron produkti energion el nukleaj rubaĵoj;
Flugo en stratosferon sen ajna guto de fuelo estas planita.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 20-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Ĉu personaj submarŝipetoj estas transportiloj de la estonteco? Nuntempe submarŝipetoj de la kompanio Ortega Submersibles povas esti utilaj por sciencistoj kaj subakvaj naĝistoj. Kaj kio poste? Espereble poste iliaj transportiloj kapablos transflosi marojn. La lasta submarŝipeto de Ortega ebligas al tri homoj rigardi subakvajn mirindaĵojn.
La kunfondintoj de la kompanio Daan Pol kaj Filip Jonker revis pri aventuroj kaj decidis enprofundiĝi en ideon de personaj subakvaj transportiloj. Ili ellaboris tri submarŝipetojn por unu, du aŭ tri homoj kun malfermaj sidlokoj. Iliavorte, siaj submarŝipetoj estas la plej sekuraj, rapidaj kaj la plej praktikaj inter similaj aparatoj en la mondo.
La kompanio eĉ ellaboris sian propran akumulilon. La nova modelo de submarŝipeto Mk.1C bezonas kvar tiujn ĉi akumulilojn por energiumi du elektrajn movigilojn. Mk.1C havas surfacan rapidecon de 16,7 kilometroj pro sekundo kaj la subakvan de 20,4 kilometroj pro sekundo. La maksimuma distanco de movado estas 80 marmejloj kaj dezajno de la aparato ebligas pasigi pli multe da tempo subakve kaj enprofundiĝi rapide.
Navigilsistemo, spiraparatoj kaj pakaĵujo estas en la submarŝipeto. La dezajno havas bonan ergonomion kaj bonan kvaliton, konforme al Danlanda inĝenierado, laŭ aserto de la kompanio. Pasaĝeroj devas uzi subakvajn ekipaĵojn, inkluzive de oksigenaj balonoj kaj spiraparatoj. Malferma sidloko ebligas rapide eliri la submarŝipeton kaj facile esplori ĉirkaŭaĵojn.
Ortega Submersibles opinias, ke ilia celgrupo estas arkeologoj kaj marbiologoj. La prezon kaj detalojn pri aĉeto de la transportilo eblas rigardi en la retejo de la kompanio. Ligilon al la retejo vi povas trovi en nia grupo Fejsbuke aŭ en la teksto de ĉi-elsendo ĉe la retejo de Muzaiko.

http://www.ortega-submersibles.com/contact/
------------------
Esploristoj sukcesis trovi manieron por uzi diamantojn por konverti nuklean rubon en longfunkciantajn energifontojn. La teamo de fizikistoj kaj kemiistoj de la Universitato de Bristol malkovris novan teknologion, kiu transformigas milojn da tunoj de problemaj nukleaj rubaĵoj en fonton de energio aŭ simple piloj. Tiaj ĉi diamantaj piloj povas funkcii ege longe.
La teknologio, ellaborita de teamo el la Universitato de Bristol uzas artefaritajn diamantojn, kreitajn el nuklea rubaĵo kaj fonton de radioaktiveco. La teamo anoncis pri sia malkovro la 2-n de decembro dum la prelego en la Universitato. Dum tradiciaj piloj postulas dratojn por funkcii, la diamanta pilo bezonas nur esti lokigita apud radioaktiva substanco por komenci produkti malfortan elektran kurenton. Malesto de moviĝantaj partoj igas la pilon pli longservanta, ol la kutimaj.
Krome, la diamantaj piloj povas helpi prilabori nuklean rubaĵon sekure kaj konstante, transformigante ĝin en uzeblan energion, kiu ne produktas forcejajn gasojn, varmigantajn la atmosferon, kaj bezonas malmulte da fuelo. La profesoro pri materialoj de la Interfaca Analiza Centro de la Bristola Universitato Tom Skot komunikas ke "Ne estas uzataj moviĝantaj partoj, ne estas emisioj kaj priservo ne estas bezonata, simple direkta produktado de energio. Dum kaptado de radioaktiveco per diamantoj ni transformigas la longan problemon de nukleaj rubaĵoj en nukleajn pilojn kaj eblon de longtempa produktado de pura energio"
Fruaj prototipoj de la pilo funkcias uzante izotopon de nikelo-63 kiel fonto de radioaktiveco, kiu estas enmetita en artefaritan diamanton, sed la teamo testas ankaŭ aliajn versiojn por pligrandigi efikecon kaj produktivecon. La sekva esplorata versio uzas la izotopon de karbono-14, kiu povas esti facile akirita el grafito. La Unuiĝinta Reĝlando nun posedas 95000 tunojn de grafito, do uzado de karbono-14 en la diamantaj piloj povas ege malpligrandigi prezon kaj riskon de ĝia uzado.
------------------
En la dek-unua elsendo Interalie rakontis pri sukcesa transflugo de sunenergiaviadilo trans Atlantiko. La nuna rakonto ne rilatas direkte al tiu kazo, sed entute daŭrigas la temon de flugado uzante sunan energion.
Tio povas ŝajni kiel fantaziaĵo por iu filmo, sed la svisa piloto nun pretiĝas por flugi en stratosferon per sunenergiaviadilo. Laŭ informo de la novaĵagentejo Wired, Rafel Domjan planas flugi per la aviadilo SolarStratos pli alte, ol ajna alia aviadilo faris tion antaŭe. La celo estas pruvi, ke reuzebla energio ne nur egalas al energio de kutima fuelo, sed eĉ superas ĝin.
La celo estas alta kaj metafore kaj fakte. Kiam venos la tempo, laŭplane en la fino de la jaro 2018, Domjan esperas atingi per SolarStratos altecon de 25 kilometroj. Post flugado dum du horoj kaj duono, li planas pasigi 15 minutojn en la stratosfero antaŭ malhaste reveni surteren.
La piloto diris al la novaĵagentejo Wired: "Nia celo estas prezenti la plej altflugantan aviadilon kaj ne nur sunenergian kaj elektran". Li aldonis, ke demonstrado de kapabloj de suna energio povas doni grandan instigon disvolvi purajn teknologiojn. "Ni ankoraŭ bezonas esplori ege multon," li diras.
Tamen la projekto bezonas pli da financado por sukcesigi la mision. Ekde fondo de la projekto en la jaro 2014 Domjan kolektis 5 milionojn da dolaroj por konstrui eksperimentan aviadilon, kiu devos esti preta jam ĝis la fino de la nuna 2016-a jaro. La maŝino pezos 450 kilogramojn kaj havos movigilon kun kapacito de 50 ĉevalfortoj. Tiom granda pezo ankoraŭ apenaŭ ebligas sukceson de la misio. Domjan planas eĉ malpeziĝi mem je 9 kilogramoj antaŭ provi flugi. Ankaŭ estas problemo de oksigeno, kiun piloto devos preni kun si por spiri stratosfere.
Eble poste ĉiu deziranto povos aĉeti bileton for flugi tien, ĉar la aviadilo havos du sidlokojn. Pli detala informo pri la projekto atingeblas laŭ adreso www.solarstratos.com

Estus mojose tute ne zorgi pri ŝarĝo de via poŝtelefono, se en ĝi estas diamanta pilo, ĉu ne? Aŭ vi timus havi tian ĉi akumulilon pro uzado de radiologiaj teknologioj? Respondu en nia grupo Fejsbuke, aŭ al nia retpoŝtadreso interalie@muzaiko.info. Ĉion pozitivan al vi kaj ĝis la 21-a elsendo!