Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 33
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoFlekseblaj ventoturbinoj por pli bona efikeco de energiproduktado;
Plantoj havas mekanismon por decidi pri komeco de kreskado;
Nova testado de fluganta aŭto en Japanio.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 33-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Ventoenergio jam ebligas produkti 4 procentojn de la tuta energio surtere, sed kvin esploristoj de franciaj institucioj inspiriĝis per naturo por fari ventoturbinojn eĉ pli efikaj. Inspiritaj de insektoj, nomataj libeloj ili opinias, ke flekseblaj aloj de ventoturbinoj plifruktodonigas funkciadon de tiaj ĉi maŝinoj. Ventoturbinoj hodiaŭ funkcias efike nur ĉe optimuma ventrapideco, sed la nova fleksebla dezajno, inspirita de naturo, povas proponi manieron eviti tiujn ĉi limigojn, igante venton pli uzebla.
Do, ventrapideco influas funkciadon de ventoturbino. Se vento estas tro malrapida, la turbino ne rotacios kaj ne produktos energion; se vento estas tro rapida, ĝi povas damaĝi la maŝinon. Ankaŭ vento devas premi alojn ĉe ĝusta angulo aŭ direkto por ebligi atingon de maksimuma rotaciforto, laŭ informo de la eldono Science. La nova esploro de sciencistoj de la Sorbona Universitato kaj la Pariza Nacia Lernejo pri Artoj kaj Metioj solvas ĉi-problemon per flekseblaj aloj, similaj al flugiloj de insektoj.
La esploristoj konstruis prototipojn kun kutimaj firmaj, iomete flekseblaj kaj tre flekseblaj aloj. La lasta, do, la plej fleksebla versio, evidentiĝis esti tro milda, sed la mezfleksebla montris efikecon je 35 procentoj pli grandan, ol tiu de kutima firma turbino. Ili ankaŭ daŭre funkciis ĉe malrapida vento kaj ne estis tiom rompeblaj kaze de forta vento.
La magazino Proceedings de la Reĝa Socio A publikigis la esploron enrete februare. Sed laboro de sciencistoj ankoraŭ ne estas finita: Ili nun devas esplori pri la taŭga materialo, kiu "estas fleksebla, sed ne tro", laŭ vortoj de la aŭtoro Vicent Konje, por apliki rezultojn en la plena skalo.
La inĝeniero Asfav Beien de la San Diega Ŝtata Universitato, kiu ne partoprenis la esploron persone, diris al la revuo Science, ke "Likva mekaniko kaj fiziko havas grandan signifon. Ne estas kialoj, kiuj malebligus kreadon de transformiĝantaj aloj, kiuj adaptiĝos al ventaj kondiĉoj."
--------------
Esploristoj rapide ellernis, ke plantoj estas ege pli komplikaj, ol oni pensis antaŭe. Oni ne nur eksciis, ke plantoj kapablas senti malsekajn kondiĉojn kaj pretiĝi al ili, sed ankaŭ teamo de la Birmingama Universitato antaŭ ne longe malkovris, ke parto de ĉeloj en semoj agas kiel cerbo, decidante, kiam indas ekkreski. Rezulte tio ebligos plibonigi fekundecon de plantoj.
La esploro, publikigita en la magazino Proceedings de la Nacia Akademio de Sciencoj klarigas, ke esploristoj laboris kun semoj de plantoj kun latina nomo Arabidopsis, por difini, ĉu vere plantoj havas "kvazaŭcerbon". Post malkovro de la grupo de ĉeloj en la semo, kiuj respondecas pri kontrolado de la decidfara procezo, oni eksciis ion interesan. Laŭ raporto ĉi-grupo de ĉeloj estas farita de du kontraŭstarantaj tipoj: unu kontribuas ekkreskon, kaj la alia influas male, kontribuante dormadon. La sciencistoj priskribas ĉi interrilatojn inter ĉeloj kiel "tirado de ŝnurego", al kiu similas ŝanĝiĝo de hormona ekvilibro. Tio siavice tre similas al procezoj en homa cerbo, kiam iu persono faras decidon inter du opcioj.
La teamo informas, ke kontraŭstaro de la ĉeloj estas ŝlosila afero en la decidfara procezo kaj por homoj, kaj por plantoj. La mekanismo servas kiel grava decidilo, ĉar tro frua ekkresko povas kaŭzi morton pro frosto. Aliflanke, tro malfrua ekkresko rezultiĝos en malfacila kreskado pro klimataj kondiĉoj.
Laŭ vortoj de Ĝorĝ Bassel, la gvidanta aŭtoro de la esploro, "Nia laboro malkovris ŝlosilan disdividon inter komponantoj en decidfara centro de plantoj". En homa cerbo ĉi-disdivido ŝajne kaŭzas tempopaŭzon, forigon de malĝustaj signaloj de ĉirkaŭaj kondiĉoj kaj pligrandigas precizecon de decidfarado. Disdivido de ĉi-partoj en la "cerbo" de semo ankaŭ ŝajnas esti centra en ĉi-procezo.
Post kreo de matematika modelo de interagado de ĉeloj por ellerni senteblecon de semoj al eksteraj kondiĉoj, la esploristoj konkludis, ke ju pli ŝanĝemaj estas tiuj kondiĉoj, des pli da semoj ekkreskos. Tio ŝajnas iomete strange, sed la rezultoj estis konfirmitaj dum testoj en laboratorio.
"Nia laboro havas gravajn aplikeblojn por kompreni kiel kreskas grenoj kaj nutrigaj plantoj," - diris Bassel. "Ekzistas ebloj por apliki ĉi-scion komerce por pligrandigi kaj sinkronigi ekkreskon, pligrandigante fekundecon kaj malplivastigi uzadon de herbicidoj."
------------------
Ĉu vi iam volis flugi per aŭto? Post kelkaj jaroj vi eble povos fari tion! Kelkaj kompanioj nun aktivas pri ellaboro de ĉi-teknologio kaj la kompanio Tojota antaŭ ne longe demonstris progreson ĉi-kampe okaziginte la unuan flugteston. Malgraŭ la aŭto daŭre bezonas multan prilaboron, la japana kompanio asertas, ke la fluganta aŭto pretos ĝis la jaro 2020, kiam okazos la Olimpikaj Ludoj en Tokio.
La flugtesto povas esti vidita laŭ ligilo, atingebla en grupoj de Interalie en Fejsbuko kaj VK, same kiel en la plena teksto de la elsendo ĉe la retejo de radio Muzaiko. La prototipo ankoraŭ ne aspektas efektive kiel aŭto, ĉar nun ĝi estas nur konstruaĵo, konsistanta el akumuliloj, turbinoj kaj aliaj strukturaĵoj. Tamen ĝi kapablas flugi super kapoj de spektantoj antaŭ surteriĝo. Bedaŭrinde la unua testo ne estis vere sukcesa ĉar helicoj estis damaĝitaj.
La eldono CNet raportas, ke la kompanio, ellaboranta la aŭton, ricevis proksimume 400000 dolarojn de investoj por realigi la projekton. Tio ĉi ne estas la sola futureca teknologio de Tojota, kiun strebas disvolvigi la kompanio. Post fino de partnerado kun Tesla la kompanio strebas iĝi gvidanta en la merkato de elektraj aŭtoj.
Kiam la aŭto estos preta, ĝi kapablos ekflugi de kutimaj vojoj kaj moviĝi kun rapideco de 100 kilometrojn pro unu horo, flugante je la alteco de 10 metroj. Nun la celo de la kompanio estas pretigi la aŭton ĝis la jaro 2020, kiam okazos la Olimpikaj Ludoj kaj oni planas ekbruligi la olimpikan flamon de tiu fluganta maŝino.
Do, nun stariĝas konkurado inter diversaj kompanioj pri kies fluganta aŭto estos la unua. Airbus anoncis, ekzemple, testadon de siaj flugmaŝinoj ĝis la fino de 2017 kaj fama taksikompanio Uber jam kunlaboras kun Singapura Ministerio pri Transporto por plifaciligi adaptiĝon al urbaj stratoj.

((( Ligilo al la video de flugtesto: https://www.youtube.com/watch?v=nBamPRd7-uU )))

Mi ĝojas anonci, ke aperas novaj podkastoj en Esperanto. Ni malkovris la novan, kiu nomiĝas Radio Scienca, gvidata de nia samideano Oliver. Ĝi aŭskulteblas laŭ la adreso radioscienca.com . Mi invitas vin pritaksi ĝin kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!