Teksto | ely. Szabadítson fel helyet, vagy vásároljon további tárhelyet.
alŝutitaj dosieroj el popola
78/62.
Nova dosiero alŝutita per la HTML-formularo
esperanto radio
x
Alŝutitaj dosieroj <alŝutitaj-dosieroj@muzaiko.info>
Mellékletek
2016. máj. 23., H 10:13
címzett: admin; én; aleks.baudry; jegrasso; anthonyalain.lucas
Nova dosiero estis alŝutita de Rafael Henrique Zerbetto <rhzerbetto@yahoo.com.br>.
Ĝi troviĝas ĉe: /home/ftp/htmlformularo/20160523m.mp3
Titolo: Novaĵoj - El Popola Ĉinio
Skizo: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
Komento:
Mellékletek terület
Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
-- Fakuloj proponas heredon kaj disvolvadon de nacimalplimultaj lingvoj de Ĉinio
-- Eksa Ministro de Justico de Filipinoj alvokas ĉesigon de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro
-- Nederlanda universitato kultivas "marsajn" tomatojn
-- Sciencistoj sukcesis kloni Zika-viruson
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
-- Fakuloj proponas heredon kaj disvolvadon de nacimalplimultaj lingvoj de Ĉinio
Okazis en Lanzhou, ĉefurbo de ĉina provinco Gansu, la unua forumo pri literaturoj de nacimalplimultaj lingvoj en Ĉinio. Juguraj, Kazaĥaj kaj alinaciaj verkistoj proponis siajn lingvojn kiel deviga lernobjekto en elementa lernejo kaj sugestis investojn kun la celo stimuli verkadon en tiuj lingvoj, por tiel stimuli heredon kaj disvolvadon de lingvoj kaj skribsistemoj.
-- Eksa Ministro de Justico de Filipinoj alvokas ĉesigon de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro
Estelito Mendoza, fakulo pri mara juro kaj eksa ministro pri justico de Filipinoj, apelaciis ke la filipina registaro ĉesigu la arbitracian proceson pri la Suda Ĉina Maro. Laŭ Mendoza, konsiderante la altajn elspezojn de la proceso, estas plej bone solvi mardisputojn per amika intertraktado.
-- Nederlanda universitato kultivas "marsajn" tomatojn
Esploristoj de Wageningen-universitato, en Nederlando, kultivas tomaton, pizon, celerion kaj aliajn legomojn sur grundoj similaj al tiuj de la Luno kaj Marso. Dezerta sablo el Arizono similas al la luna grundo, kaj vulkana grundo el Havajo estas uzata kiel marsa grundo. La legomoj bone kreskas.
-- Sciencistoj sukcesis kloni Zika-viruson
La ĉindevena sciencisto Pei-Yong Shi, el Medicina Branĉo sub Teksasa Universitato, sukcese klonis Zika-viruson. La klonita viruso malsanigis kobajojn, kiuj prezentis simptomojn similajn al tiuj observeblaj en homoj. Tiu atingo helpos esploradon kaj produktadon de vakcino kontraŭ zika.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn. |