Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-07-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Sunenergia aviadilo atingis Egiption

-- UN unuafoje okazigis TV-debaton de kandidatoj al Ĝenerala Sekretario

-- 1 508 gubernioj en 28 ĉinaj provincoj kaj regionoj suferis inundojn

-- Filipina prezidento planas sendi eksprezidenton Fidel Ramos al Ĉinio por intertraktado


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


-- Sunenergia aviadilo atingis Egiption

Matene de la 13a de julio la monde plej granda sunenergia aviadilo Suna Impulso II atingis la internacian flughavenon de Kairo post mallonga rondflugo super piramido. La aviadilo komencis sian tutmondan flugon en Abudabio, ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, en la 9a de marto.

-- UN unuafoje okazigis TV-debaton de kandidatoj al Ĝenerala Sekretario

Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuafoje okazigis TV-debaton inter kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Sekretario en sia sidejo en Novjorko. 10 kandidatoj por la sekva Ĝenerala Sekretario intertempe respondis demandojn de diplomatoj kaj reprezentantoj de la civila socio. La tuta debato daŭris ĉirkaŭ du horojn kaj duonon kaj estis vive elsendita televide al la publiko en la tuta mondo.

-- 1 508 gubernioj en 28 ĉinaj provincoj kaj regionoj suferis inundojn

Ĝis la 13a de julio, 1 508 gubernioj en 28 ĉinaj provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) estis trafitaj de inundoj. 5 460,66 miloj da hektaroj de agrikulturaj plantoj estis damaĝitaj kaj 60 746,7 miloj da homoj estis influitaj. Pro la inundoj 237 homoj mortis, 93 homoj malaperis kaj 147.2 miloj da domoj disfalis. La rekta ekonomia perdo kalkuliĝis al 146,98 miliardoj da juanoj.

-- Filipina prezidento planas sendi eksprezidenton Fidel Ramos al Ĉinio por intertraktado

Prezidento de Filipinoj, Rodrigo Duterte, planas sendi la eks-prezidenton Fidel Ramos al Ĉinio kiel speciala sendito por komenci intertraktadon inter ambaŭ landoj pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ramos ankoraŭ ne indikis, ĉu li akceptos la specialan mision aŭ ne.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.