Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-08-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Nederlandano kreis la unuan subĉielan aerpurigilon en la mondo.

-- En Rio-de-Ĵanejro, surstrataj artistoj profitas de Olimpikoj.

-- Filipina prezidento refoje kritikis usonan ambasadoron pro interveno en filipinaj aferoj.

-- Olimpikoj en la akvo okazis en la urbo Yantai de la provinco Shandong, orienta Ĉinio.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Nederlandano kreis la unuan subĉielan aerpurigilon en la mondo.

Antaŭ du jaroj la nederlandano Daan Roosegaard elpensis solvon por la problemo de fumnebulo en Pekino kaj, kune kun sia teamo, kreis la unuan subĉielan aerpurigilon de la mondo. Ĝi aspektas kiel turo, kiu suĉas la fumnebulon kaj ĝin filtras, ellasante puran aeron.

-- En Rio-de-Ĵanejro, surstrataj artistoj profitas de Olimpikoj.

Multaj brazilaj surstrataj artistoj profitas la Olimpikojn por gajni pli da mono. Pro la ĉeesto de multaj turistoj en la urbo, ĉiu sukcesas plimultigi sian profiton, kaj ankaŭ artistoj de aliaj urboj venis al Rio por profiti la oportunon. “Mi laboras kiel surstrata artisto jam de 10 jaroj kaj antaŭe neniam gajnis tiom multe da mono. Mi esperas, ke Rio gastigos la Olimpikojn ĉiujare”, deklaris la 41-jara klaŭno Wajir.

-- Filipina prezidento refoje kritikis usonan ambasadoron pro interveno en filipinaj aferoj.

La prezidento de Filipinoj, Rodrigo Duterte, denove kritikis la usonan ambasadoron en la lando, Philip Goldberg, pro interveno en internaj aferoj de la lando. En la pasinta aprilo, Goldberg, dum balotadoj en Filipinoj, riproĉis Duterte, kiu tuj reagis. Duterte denove riproĉis la ambasadoron la 10-an de aŭgusto, du tagoj post peto de klarigoj fare de la Ŝtata Departemento de Usono.

-- Olimpikoj en la akvo okazis en la urbo Yantai de la provinco Shandong, orienta Ĉinio.

La 9-an de aŭgusto en la Haichang-a Oceana Parko de Balenoj kaj Ŝarkoj en Yantai, Shandong-provinco de Ĉinio, okazis Olimpikoj en la akvo. Ĉirkaŭataj de marbestoj, plonĝistoj partoprenis en konkuradoj de futbalo, ringo-gimnastiko, paralelaj stangoj, biciklado, kaj prezentis al la vizitantoj mirindajn kaj amuzajn spektaklojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.