Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-11-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Ĉinio sukcese lanĉis gigantan portoraketon en la spacon.

-- Laŭ John Kerry, ĉi jara balotado en Usono malbonigas la bildon de la lando ĉe la internacia komunumo.

-- Ĉina ekspedicio survojas al Antarkto.

-- Tri cent milionoj da infanoj suferas pro aerpoluado.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Ĉinio sukcese lanĉis gigantan portoraketon en la spacon.

En la tria de novembro Ĉinio sukcese lanĉis por unua fojo en la spacon la novan portoraketon Changzheng-5, kies ŝarĝokapablo egalas al tiu de portoraketoj de evoluintaj landoj. La nova portoraketo uzas likvan kaj mediamikan brulaĵon kaj ludos gravan rolon en estontaj misioj cele al esplorado de la Luno kaj Marso, kaj ankaŭ en la konstruado de kosmostacio.

-- Laŭ John Kerry, ĉi jara balotado en Usono malbonigas la bildon de la lando ĉe la internacia komunumo.

Usona ŝtata sekretario John Forbes Kerry deklaris ke la disputo inter Hillary Clinton kaj Donald Trump por la posteno de prezidento de Usono damaĝas la bildon de la lando ĉe la internacia komunumo. Li deklaris ke la debatoj inter la kandidatoj ne atentas al realaj problemoj kaj agnoskis sperti embarason en debatoj kun aŭtoritatoj de aliaj landoj, speciale post diri “mi esperas, ke via lando paŝos al demokratio”.

-- Ĉina ekspedicio survojas al Antarkto.

Matene de la dua de novembro ekveturis el Ŝanhajo la 33-a scienca ekspedicio de Ĉinio, per la ŝipo neĝdrako. Laŭplane, ili deŝarĝos objektojn ĉe la stacioj Zhongshan kaj Kunlun kaj vojaĝos maldekstrumen al okcidenta Antarkto, esploros en la suda oceano ĉe la Antarkta Duoninsulo kaj la stacio Changcheng, veturos al Ĉilio por akiri provizojn, laboros ĉe Ross-Maro kaj revenos al la stacio Zhongshan. Post la fino de ĉiuj planitaj taskoj, ili atingos Ŝanhajon en aprilo.

-- Tri cent milionoj da infanoj suferas pro aerpoluado.

Laŭ raporto de la Internacia Fondaĵo de UN por Infanoj en Krizo, ĉirkaŭ 300 milionoj da infanoj vivas en regionoj kie la aero estas tro poluita. La aerpoluo serioze difektas la korpojn de tiuj infanojn, inkluzive de iliaj cerboj en evoluado, kaj estas la ĉefa kaŭzo de morto de infanoj. Aerpoluado estas kaŭzata ĉefe de gas-ellaso el veturiloj, bruligo de fosiliaj brulaĵoj, polvo kaj cindrigo de forĵetaĵoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.