Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-12-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉina elektra motorvagonaro eksportota al lando de Eŭropa Unio

– Alipay faciligas donacadon de homaj organoj

– En Ŝanhajo, busoj moviĝas per sunenergio

– Ĉinaj packonservantoj en Liberio helpas lokajn lernejanojn en siaj studoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉina elektra motorvagonaro eksportota al lando de Eŭropa Unio

La ĉeĥa privata fervoja entrepreno Leo Express kaj la ĉina Zhuzhou-a Kompanio de Elektraj Lokomotivoj subskribis interkonsenton pri aĉeto de tri elektrajn motorvagonarojn el Ĉinio, kun intenco altigi la mendon al tridek vagonarojn dum la sekvaj tri jaroj. Pro la altnivelaj normoj kaj rigoraj teknikaj postuloj de Eŭropa Unio por vagonaroj, tiu ĉi eksporto atestas la bonan kvaliton de ĉinaj trajnoj.

– Alipay faciligas donacadon de homaj organoj

Plejmulto de la homoj emas donaci siajn organojn, tamen malmultaj registriĝis kiel memvolaj organ-donacantoj. 56% de la enketitoj ne scias kiel registriĝi aŭ taksas la necesajn formalaĵojn tre maloportunajn. La Ĉina Fondaĵo por Disvolviĝo de Organo-Greftado, en partnereco kun Alipay, lanĉis la novan Alipay-servon “registriĝo por donaci organon”, kio simpligas la procezon kaj permesas al uzanto de Alipay plenumi ĉiujn formalaĵojn en nur dek sekundoj.

– En Ŝanhajo, busoj moviĝas per sunenergio

Oficiale ekfunkciis la unua mediamika bus-stacidomo en la parkejo Gaoke Xilu, en Pudong-distrikto de Ŝanhajo. Ĉiuj tieaj aŭtobusoj moviĝas per elektro el sunenergiaj paneloj instalitaj sur la stacidoma tegmento. Prova funkciado komenciĝis en oktobro, kaj ĝia averaĝa produktokvanto atingas 600 kilovatt-horojn.

– Ĉinaj packonservantoj en Liberio helpas lokajn lernejanojn en siaj studoj

Studentoj de la urbo Bensonville, en Liberio, donace ricevis dorsosakojn de la kvara taĉmento de la ĉina packonserva kaj kontraŭtumulta polico en Liberio. En la sama tago, la taĉmento vizitis la lernejon Laŭzana Integrita Preparlernejo kaj tie okazigis la aktivadon “Blua Koltuko”. Okazis kulturaj interŝanĝoj kun lokaj studentoj kaj instruistoj, kaj estis donacitaj pli ol mil objektoj necesaj por studado kaj sportaj aktivaĵoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.