Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-02-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio konstruas la novan superkomputilon Tianhe-3.

– Superbakterioj vojaĝas en la spaco, en eksperimento pri kiel mortigi ilin.

– Dubajo inaŭguros en julio transportan servon per ĉinaj senpilotaj aviadiloj.

– En Japanio, roboto estas ekuzata en flegado de maljunuloj.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Ĉinio konstruas la novan superkomputilon Tianhe-3.

Bone progresas la laboro en la Nacia Superkomputila Centro, en Tianjin, cele al la konstruado de la nova superkomputilo Tianhe-3. La kalkulpovo de la nova superkomputilo estos ducentoble pli granda ol tiu de la unua ĉina superkomputilo, Tianhe-1, kiu en 2010 estis la plej rapida en la mondo.

– Superbakterioj vojaĝas en la spaco, en eksperimento pri kiel mortigi ilin.

La 14-an de februaro atingis la Internacian Spacostacion du superbakterioj de la specio ora stafilokoko, kiu rezistas al penicilino. Laŭ antaŭaj esploroj de NASA, mikrogravito akcelas la metabolan aktivecon de superbakterioj, kaj sciencistoj ankaŭ kredas, ke radiado povas mutacii specifajn genojn. La rezulto de tiu esploro povas esti ŝlosilo por disvolvado de kuracilo kapabla mortigi superbakteriojn.

– Dubajo inaŭguros en julio transportan servon per ĉinaj senpilotaj aviadiloj.

En Julio Dubajo fariĝos la unua urbo en la mondo, kie pasaĝer-transporto per senpilota aviadilo estos permesata. Per la Aŭtonoma Aerveturilo ĉe Malalta Altitudo EHANG 184, disvolviĝinta de la kantona firmao E-Hang, pasaĝeroj en Dubajo povos esti transportitaj trans la urbo.

– En Japanio, roboto estas ekuzata en flegado de maljunuloj.

La japana roboto Telenoid, disvolviĝinta de Universitato de Osaka, estas uzata en maljunulejo de la urbo Natori por preventi Alzheimer-malsanon kaj mildigi ĝiajn simptomojn. La roboto kapablas komunikiĝi kun homoj, ĝiaj figuro kaj pezo similas al tiuj de bebo, kaj ĝi povas esti kontrolata de malproksime.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.