Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-04-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– De banalaj al altkvalitaj produktoj: la evoluo de ĉina industrio

– Germana fakulo prognozas, ke artefarita inteligenteco superos la homan en 2050

– Kiom da scioj vi havas pri la ĉina lingvo?

– Popularigo de pago per poŝtelefono povas kaŭzi grandan ŝanĝon en ĉina kreditsistemo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– De banalaj al altkvalitaj produktoj: la evoluo de ĉina industrio

Lastatempe divesrlandaj amaskomunikiloj atentis pri la evoluo de ĉinaj produktoj. Enketo de BBC en 2012 montris, ke konsumantoj kutimis taksi ĉinajn varojn kiel bonprezaj, ne-tro-malbonaj kaj teknike malaltnivelaj, sed post kvar jaroj, raportisto miris pri la teknika evoluo de Ĉinio kaj laŭdis ĝiajn robotojn, altrapidajn trajnojn, senpilotajn aŭtojn kaj aliajn pint-teknikajn produktojn. Esploroj montras plibonigon de reputacio de ĉinaj markoj en internacia merkato.

– Germana fakulo prognozas, ke artefarita inteligenteco superos la homan en 2050

La germana komputada sciencisto Jürgen Schmidhuber, patro de rikuraj neŭraj retoj, deklaris dum intervjuo, ke intervaloj inter gravaj eventoj de la universo geometrie mallongiĝas, tiel ke la intervalo de du mejloŝtonaj eventoj fariĝas nur kvarono de la antaŭa simila intervalo. Li opinias, ke laŭ tiu regulo, artefarita inteligenteco povos superi la homan intelekton en 2050.

– Kiom da scioj vi havas pri la ĉina lingvo?

Antaŭ nelonge UN celebris la Ĉinlingvan Tagon, la plej parolata lingvo en la mondo, kun 1,7 miliardo da parolantoj. La ĉina estas parolata ne nur en Ĉinio, sed en multaj aliaj landoj, kaj estas la dua plej parolata lingvo en Aŭstralio. Ekzistas antikvaj skribaĵoj en la ĉinaj faritaj sur testudaj karapacoj, bestaj ostoj kaj bronzaĵoj. Studo montras, ke anglalingvano bezonas 2 200 lernohorojn por lerte uzi la ĉinan lingvon.

– Popularigo de pago per poŝtelefono povas kaŭzi grandan ŝanĝon en ĉina kreditsistemo

En Ĉinio rapide populariĝas pago per poŝtelefonaj aplikaĵoj, kaj kreiĝas la sento, ke Ĉinio fariĝos senmonbileta lando, kie ĉiuj pagoj dependos de interreto kaj estos kontroleblaj en granda datumaro, kiu siavice povos esti uzata por taksi kredit-riskon per model-analizo. Tio kreos oportunojn al pluraj homoj, kiuj nuntempe ne havas aliron al kredito pro manko de garantioj postulataj de tradicia kredit-sistemo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.