Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-08-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinaj altrapidaj trajnoj pli rapide veturos
– Biletvendado de la filmo pri ĉinaj seks-sklavinoj superis cent milionojn da juanoj
– Pekino kaj Ŝanhajo estas inter la urboj kiuj altiras al si duonon de ĉinaj studentoj revenintaj el eksterlando
– La monde plej profunda stacidomo estas konstruata sub la Granda Muro de Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉinaj altrapidaj trajnoj pli rapide veturos

Ekde la 21-a de septembro estos valida la nova fervojreta plano de Ĉinio, laŭ kiu sep paroj da altrapidaj trajnoj Fuxing veturos inter Pekino kaj Ŝanhajo je rapido de 350 kilometroj hore, kaj tiel Ĉinio fariĝos la lando kun plej rapidaj komerce funkciigataj trajnoj en la mondo. La veturo inter Pekino kaj Ŝanhajo daŭros nur kvar horojn kaj duono.

– Biletvendado de la filmo pri ĉinaj seks-sklavinoj superis cent milionojn da juanoj

La disvendado de biletoj por spekti la filmon Dudek Du, pri ĉinaj postvivantoj de seks-sklaveco de la japana armeo, estas rekordo por ĉina dokumenta filmo. La filmo montras la lastajn tagojn de postvivantoj laŭ ilia propra rakontado, kaj konsistas de intervjuoj kun 22 postvivantaj seks-sklavoj, kiuj libere parolas pri siaj vivoj, ne nepre pri tiu epoko.

– Pekino kaj Ŝanhajo estas inter la urboj kiuj altiras al si duonon de ĉinaj studentoj revenintaj el eksterlando

La Centro Por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la dungretejo Zhaoping publikigis raporton, laŭ kiu Pekino, Ŝanhajo, Chengdu, Guangzhou kaj Wuhan altiras 49.3% de la studentoj revenintaj el eksterlando, kaj Chengdu estas la plej alloga urbo por ili. La raporto ankaŭ montras optimismon de tiuj studentoj pri kompenso de la kostoj pri studoj eksterlande en kelkaj jaroj da laboro, kaj preskaŭ duono de la studentoj preferas labori por neŝtataj entreprenoj.

– La monde plej profunda stacidomo estas konstruata sub la Granda Muro de Ĉinio

102 metroj sub la kerna zono de la Granda Muro kaj la malnova fervojo Pekino-Zhangjiakou okazas konstruado de stacidomo por altrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Zhangjiakou. Tiu subtera stacidomo, la plej profunda en la mondo, estas ne nur la plej grava transporta instalaĵo por Vintraj Olimpikoj 2022, sed ankaŭ grava parto de pasaĝertransporta pasejo inter Pekino, Baotou kaj Lanzhou.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn