Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-11-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Filma industrio de Ĉinio atingas novan rekordon per biletvendado je 50 miliardoj da juanoj.

-- Ĉina aviada biokeroseno estis unuafoje uzita por transoceana komerca flugo kun pasaĝeroj.

-- En 2018 Ĉinio faros la unuan paŝon al la kvinageneracia interreto.

-- Estis oficiale lanĉita Platformo por Informopublikigo de Ĉinaj Kulturaj Relikvoj Ŝtelitaj aŭ Perditaj.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn

-- Filma industrio de Ĉinio atingas novan rekordon per biletvendado je 50 miliardoj da juanoj.

Ĝis la 20-a de novembro 2017 la malneta enspezo de kinejaj biletoj en Ĉinio superis 50 miliardojn da juanoj kaj estigis novan rekordon. De biletvendado je 1 miliardo da juanoj en 2003, kiam komenciĝis la reformo de filma industrio en Ĉinio, ĝis la ĉi-jara atingo de biletvendado je 50 miliardoj da juanoj dum 324 tagoj, pasis nur dek kelkaj jaroj, kaj tiu fenomeno estas senprecedenca en la historio de tutmonda filma industrio.

-- Ĉina aviada biokeroseno estis unuafoje uzita por transoceana komerca flugo kun pasaĝeroj.

Aviadilo de ĉina aviada kompanio sukcese alteriĝis en la usona urbo Ĉikago frumatene de la 22-a de novembro. Por la transoceana flugo estis uzita biokeroseno sendepende esplorita kaj produktita de ĉina kompanio Sinopec. La keroseno estas farita el restaĵoj de kuiroleo kaj ĝia bruligo ellasas 30% malpli da karbondioksido ol tradicia aviada keroseno.

-- En 2018 Ĉinio faros la unuan paŝon al la kvinageneracia interreto.

De la 1-a ĝis la 4-a generacioj, interreto solvis la problemojn de interpersona komunikado, la 5-a generacio solvos la malfacilon de alispeca komunikado -- tiuj inter homoj kaj objektoj, kaj inter objektoj kaj objektoj; tiu ĉi lasta estas ankaŭ nomata interreto de objektoj. La 5-a generacio estas tute nova komunikada teknologio, kiu agordiĝos al artefarita inteligenteco kaj grandaj datumbazoj, inaŭgurante novan epokon de interreto.

-- Estis oficiale lanĉita Platformo por Informopublikigo de Ĉinaj Kulturaj Relikvoj Ŝtelitaj aŭ Perditaj.

Oficiale ekfunkciis la Platformo por Informopublikigo de Ĉinaj Kulturaj Relikvoj Ŝtelitaj aŭ Perditaj. Per ĝi homoj ie ajn en la mondo povas informi ĉinajn aŭtoritatojn pri ĉinaj kulturaj relikvoj perditaj aŭ ŝtelitaj. Ĝis nun estis kolektitaj pli ol 2230 informoj pri kulturaj relikvoj el 19 provincoj de Ĉinio. Laŭ nekompletaj statistikoj de UNESKO, ekzistas 1,64 miliono da ĉinaj kulturaj relikvoj en pli ol 200 muzeoj de 47 landoj, kaj dekoble pli da tio en privataj kolektoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.