Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-12-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo ricevis la premion "Ĉampiono de la Terglobo" de UN.
-- Reta aĉetado de aŭtoj en Ĉinio fariĝos tiel oportuna kiel aĉetado de kokakolao.
-- Ĉu AlphaGo, kiu venkis homan go-majstron, povos efike instrui goon?
-- Okazis en Ĉinio la 4-a Monda Interreta Konferenco.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn

-- Laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo ricevis la premion "Ĉampiono de la Terglobo" de UN.

La laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo ricevis la premion "Ĉampiono de la Terglobo" de UN dum la tria Media Asembleo de UN en Najrobo, Kenjo. Saihanba-arbarkulturejo, kun areo de 93 mil hektaroj, troviĝas en la norda ĉina provinco Hebei. Troa hakado detruis la ekosistemon de tiu regiono. Ekde 1962 centoj da forstistoj tie plantas arbojn, kaj post trigeneracia penado, la proporcio de arbara areo altiĝis de 11.4% al 80%. Ĉiujare tiu arbaro provizas al Pekino kaj Tianjin 137 milionojn da kubaj metroj da pura akvo kaj ellasas 545 mil tunojn da oksigeno.

-- Reta aĉetado de aŭtoj en Ĉinio fariĝos tiel oportuna kiel aĉetado de kokakolao.

Laŭ raporto de la firmao Frost & Sullivan, miliono da aŭtoj, kiuj kune valoras 100.7 miliardojn da juanoj, estis rete venditaj en Ĉinio en 2016. Tio signifas, ke pasintjare reta aŭtovendado en Ĉinio superis la tutan aŭtovendadon en Hispanio. Gao Xu, altranga partnero de la konsildona kompanio McKinsey, diris ke Ĉinio estas la plej granda merkato en la mondo por reta vendado de aŭtoj, inkluzive de luksaj aŭtoj.

-- Ĉu AlphaGo, kiu venkis homan go-majstron, povos efike instrui goon?
En la 4-a de decembro, Google kaj la go-lernejo Nie Weiping, la plej influa en Ĉinio, kune lanĉis la staĝon "Serĉi junajn go-pionirojn en Ĉinio", kiu celas popularigi goon. Ĝi celas elekti kaj trejni geknabojn kun talento pri goo. Kvankam AlphaGo kaj la lernejo antaŭe estis rivaloj, nun ili fariĝis kunlaborantoj. Zhao Zhelun, ĝenerala direktoro de la lernejo, rimarkigis ke estas granda merkato por go-trejnado en Ĉinio. Multaj gepatroj ne esperas ke iliaj geknaboj fariĝos profesiaj go-ludistoj, sed ili pensas ke goo povas trejni la infanojn pri logika pensado, koncentriĝo, kaj disvolvo de intelekto kaj memoro.
-- Okazis en Ĉinio la 4-a Monda Interreta Konferenco.

Inter la 3-a kaj la 5-a de decembro en la urbo Wuzhen de la provinco Zhejiang, en Ĉinio, okazis la 4-a Monda Interreta Konferenco, kiun partoprenis pli ol 1500 gastoj el pli ol 80 landoj de la mondo, kaj en kiu pli ol 400 konataj interretaj firmaoj kaj entreprenoj pri novkreado dividis kun la publiko la plej novajn kaj avangardajn perspektivojn de la cifereca ekonomio kaj konceptojn pri malfermo kaj kunhavigo. En la ĉi-foja konferenco estis prezentitaj ankaŭ la plej novaj teknologiaj produktaĵoj de konataj komputadaj firmaoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratul-leteron al la konferenco.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn