Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-02-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:



– Ĉinaj studentoj vivis en lunpalaco dum 200 tagoj!



– Ĉinio disvolvas bambuajn produktojn por pli efike protekti la medion.



– Kiun vi elektos, ĉu BeiDou aŭ GPS?



– Vojaĝoj dum Printempa Festo fariĝas pli altkostaj





La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.





– Ĉinaj studentoj vivis en lunpalaco dum 200 tagoj!



En la 26-a de januaro, kvar gestudentoj de Beihang-Universitato eliris el la laboratorio "Lunpalaco-1", ligna domo kun 160 kvadrataj metroj. Tio signifas, ke ili sukcese plenumis la eksperimenton restadi en fermita spaco dum 200 tagoj. La celo estas esplori kiel biosistemo liveras vivapogon al estaĵoj kun malsamaj metabolaj niveloj, kaj kiel ĝi tenas sian stabilecon, celante testi spac-limon de homa vivado kaj estigi fundamenton por sendi homojn al la Luno.





– Ĉinio disvolvas bambuajn produktojn por pli efike protekti la medion.



Ĉinio havas pli ol ses milionojn da hektaroj da bambuaj arbaroj. Jara produktado de bambuaĵoj sume valoras 200 miliardojn da juanoj, kaj unu el la kialoj de la uzo de bambuo estas konscio pri mediprotekto. Pro postuloj pri verdaj produktoj en okcidentaj landoj, bambu-planko estas pli kaj pli ŝatata de konsumantoj. Bambuo povas liberigi grandan kvanton da oksigeno en la aeron, kaj ĝi kapablas sorbi karbonan dioksidon kvaroble pli multe ol iuj arboj.





– Kiun vi elektos, ĉu BeiDou aŭ GPS?



Pro senĉesa plibonigo de la tergloba navigad-satelita sistemo BeiDou, esplorita kaj produktita de Ĉinio, espereble post nelonge pli da ĉinoj ekuzos. BeiDou el Ĉinio, GPS el Usono, GLONASS el Rusio kaj GALILEO el Eŭropo estas la kvar grandaj mondaj navigad-satelitaj sistemoj. Ĉijare 18 BeiDou-satelitoj estos lanĉitaj kaj kovros la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Antaŭ 2020, pli ol 30 satelitoj estos lanĉitaj por starigi la mondan reton.





– Vojaĝoj dum Printempa Festo fariĝas pli altkostaj.



Turisma retejo Ctrip publikigis Raporton pri prez-indico de enlandaj vojaĝoj dum la Printempa Festo 2018. La pokapa elspezo por enlandaj vojaĝoj dum la Printempa Festo estos ĉirkaŭ 3 500 juanoj, kaj kosto por kelkaj popularaj itineroj iomete altiĝis kompare kun la lasta Printempa Festo. Multaj ĉinoj preferas vojaĝi eksterlanden en tiu epoko, sekve kreskis la vojaĝkostoj al multaj landoj ŝatataj de ĉinaj turistoj. Aliflanke, vojaĝoj al Indonezio, Barato, Aŭstralio kaj kelkaj aliaj landoj fariĝis pli bonprezaj.





Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.