Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-03-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Inaŭguriĝis en Pekino la ĉijaraj “du sesioj”.
– Ĉina granda pando estis premiita en Japanio.
– Olimpika flago alvenis al la Granda Muro.
– Lanternoj brilis en Ĉinio dum la Lanterna Festo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Inaŭguriĝis en Pekino la ĉijaraj “du sesioj”.
 
En la 3-a de marto en la Popola Halo de Pekino inaǔguriĝis la 1-a Sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj post du tagoj inaŭguriĝis la 1-a Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Inter la plej atentataj punktoj de ĉi jaraj Du Sesioj estas la elekto de novaj gvidantoj de Ĉinio por nova oficperiodo, amendo al la konstitucio, reformo de ŝtataj institucioj kaj lanĉo de la fina versio de leĝo pri ŝtata kontrolo kun la celo kontraŭbatali koruptadon.
 
– Ĉina granda pando estis premiita en Japanio.
 
 La Japana Bestoprotekta Asocio donis al la ĉina granda pando Yongming la plej altan premion de la 10-a Granda Premio de Bestoj en Japanio. Kiel partoprenanto en la unua projekto de Ĉinio por internacia kunlaboro pri protektado de grandaj pandoj, Yongming forlasis la Esplorbazon por Reproduktado de Grandaj Pandoj en Sichuan, Ĉinio, por vivi en Japanio, kie li ludas pozitivan rolon por protektado kaj reproduktado de grandaj pandoj, kaj ankaŭ en japana kampanjo por prizorgo de endanĝerigitaj sovaĝaj bestoj kaj la naturo.
 
– Olimpika flago alvenis al la Granda Muro.
 
Antaŭtagmeze de la 27-a de februaro, ĉe la Granda Muro en Yanqing-gubernio okazis la ceremonio "Olimpika flago alvenis en Pekino, refoja brilo de kulturoj". Yanqing-gubernio estas unu el la tri regionoj, kie okazos la konkursoj de la pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022. Tie okazos la konkursoj de alpa skiado, bobado kaj sledado. La olimpika flago komencis sian duan ĉinan vojaĝon en Yanqing-gubernio kaj kontribuos por popularigo de la olimpika kulturo, disvastigo de vintraj sportoj kaj estigo de etoso por la Vintraj Olimpikoj en Pekino.
 
– Lanternoj brilis en Ĉinio dum la Lanterna Festo.
 
La tradicia ĉina Lanterna Festo okazas en la dekkvina tago de la unua monato de ĉiu jaro laŭ ĉina luna kalendaro. Tiu tago la unua lunplena nokto de la nova jaro, kaj simbolas la reveno de la sunbrilo dum printempo. Ĉinoj celebras la feston kiel daŭrigo de la Printempa Festo. Laŭ la tradicio de han-oj, en la plenluna nokto ĉiu familio devas pendigi ornamitajn lanternojn kaj kune manĝi farĉitajn pastobuletojn el glueca riz-faruno.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.