Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-04-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– 16 famaj ĉinaj antikvaj turoj estis blulumigitaj subtene al infanoj kun aŭtismo.
– Ĉinio altigis tarifojn pri importado de 128 usonaj produktoj.
– Ĉinaj sciencistoj evoluigis “videblan koran bitblaton”.
– Ĉina prezidanto ĉeestos malferman ceremonion de la jara kunveno de Boao-Forumo 2018.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– 16 famaj ĉinaj antikvaj turoj estis blulumigitaj subtene al infanoj kun aŭtismo.
 
 La 2-a de aprilo estas la Monda Aŭtisma Tago. Je la 19-a horo kaj 30 minutoj, komenciĝis la programo "lumigi per bluaj lampoj famajn antikvajn turojn" aranĝita de Ĉina Komitato por Protekto de Famaj Antikvaj Turoj. Krom lumigo per bluaj lampoj de la 16 famaj turoj, ankaŭ okazis aliaj aktivaĵoj, kiel diskonigo pri aŭtismo, pentraĵ-ekspozicio de aŭtismaj infanoj kaj donacado de enirbiletoj al familioj kun aŭtismaj infanoj. Per tiu agado oni celas, ke pli multaj aŭtismo-infanoj eniru en antikvajn turojn por koni la riĉan historion de Ĉinio, kaj ankaŭ alvoki pliajn volontulojn partopreni en la subteno kaj helpo al tiuj infanoj.
 
– Ĉinio altigis tarifojn pri importado de 128 usonaj produktoj.
 
Kun la aprobo de la Ŝtata Konsilantaro, la Tarifa Komisiono de Ĉinio decidis ĉesigi devojn pri reduktado de tarifoj por kelkaj produktoj importitaj el Usono kaj efektivigis ĝin ekde la 2-a de aprilo 2018, reage al la usona decido pri altigo de tarifoj pri importado de ŝtalo kaj aluminiaj produktoj. Por protekti siajn interesojn kaj ekvilibrigi la ĉinajn perdojn kaŭzitajn de Usono, Ĉinio, surbaze de la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco, ĉesigis la reduktadon de tarifoj por 128 specoj da usonaj produktoj.
 
– Ĉinaj sciencistoj evoluigis “videblan koran bitblaton”.
 
La 2-an de aprilo, esploristoj de Sudorienta Universitato de Ĉinio anoncis, ke ili esploris kaj evoluigis kolorŝanĝeblan "koran bitblaton", kiu povas eksterkorpe simuli la batadon kaj kuntiriĝon de miokardiaj ĉeloj. Estonte, ĉi tiu teknologio povos anstataŭi vivaĵojn en esploroj pri la influoj de diversaj medikamentoj al homa korpo. La sciencistoj, inspiritaj de kameleono, aldonis ĝelon kun speciala optika strukturo al la bitblato. Kiam miokardia ĉelo etendiĝas aŭ maletendiĝas, la koloro de la ĝelo ŝanĝiĝas.
 
– Ĉina prezidanto ĉeestos malferman ceremonion de la jara kunveno de Boao-Forumo 2018.
 
Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestos la malferman ceremonion de la jarkunveno de Boao-Forumo 2018 kaj faros paroladon. Li ankaŭ renkontiĝos kun eksterlandaj ŝtatgvidantoj, registaraj estroj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj, interparolos kolektive kun la estraro de la forumo kaj kunsidos kun ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenistoj. Kun la temo "malferma kaj novigema Azio por pli prospera mondo", la jarkunvenon ĉeestos pli ol 2 000 homoj el diversaj landoj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn