Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-06-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Qingdao starigas komercan rondon de amikoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
– Lanĉita plano pri konstruado de konkursejoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022.
– Ĉinio eĥis al la diro de Putin "Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio".
– Ĉina Kosmostacio faros internacian kunlaboron. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Qingdao starigas komercan rondon de amikoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
 
La 17an de majo la kargotrajno 3016 inter Jiaozhou de Qingdao kaj Centra Azio atingis Kazaĥion. La vojaĝo daŭris nur dek tagojn. Tio estas la viva miniaturo de profundiĝo de komerca kunlaboro inter Qingdao kaj membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Fakte, en la lastaj jaroj pligrandiĝas la rondo de amikoj de Qingdao pro internacia komerca kunlaboro, kiu montriĝas tre fruktodona: Qingdao kaj membrolandoj de ŜKO estas komerce kunligitaj per trajnoj kaj ŝipoj, kaj en la unuaj kvar monatoj de tiu ĉi jaro, importosumo de Qingdao el membrolandoj de ŜKO kreskis je 49,5% rilate al la sama periodo de la antaŭa jaro.
 
– Lanĉita plano pri konstruado de konkursejoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022.
 
La plano pri konstruado de konkursejoj kaj instalaĵoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022 estis oficiale lanĉita kaj oni komencis konstrui la konkursejojn. La plano entenas 52 projektojn, inkluzive de ok nove konstruotaj, ok rekonstruotaj kaj du portempaj stadionoj kaj haloj, 31 projektoj pri instalaĵoj kaj tri aliaj flankaj projektoj.
 
– Ĉinio eĥis al la diro de Putin "Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio".
 
Vladimir Putin, rusa prezidento, diris dum la Internacia Ekonomia Forumo en Sankt-Peterburgo, ke Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio. Pri tio Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris ke Ĉinio tute konsentas kaj alte taksas tiun ĉi pozitivan diron de Putin. La ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio havas gravan signifon por la du landoj kaj por la mondo. Tio estas modelo por rilatoj inter grandaj landoj en nuna epoko kaj ankaŭ grava kontribuo al tutgloba strategia stabileco, al estigo de novtipaj internaciaj rilatoj kaj al konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.
 
– Ĉina Kosmostacio faros internacian kunlaboron. 
 
Vespere de la 28a de majo, ĉina delegacio en Vieno kaj Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Eksteraj Spacaj Aferoj kune publikigis anoncon pri internacia kunlaboro en ĉina kosmostacio. Ĉiuj landoj estas invititaj por fari eksperimentojn en kaj ekster la estonta kosmostacio de Ĉinio. La ĉefa parto de ĉina kosmostacio estos lanĉita ĉirkaŭ 2020, kaj la tuta stacio estos finkonstruita kaj inaŭgurita en 2022. Ĝi estas planita por funkcii dum 10 jaroj en orbita alteco inter 340 km kaj 450 km kaj kunportos tri astronaŭtojn samtempe por loĝado kaj laboro, kaj ses astronaŭtojn dum labortransdona periodo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.