Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-06-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉu Ĉinio sukcesos regi aerpoluadon en tri jaroj?
– Defendaj Ministerioj de Korea Respubliko kaj Usono kune anoncis nuligon de milit-ekzerco planita por aŭgusto.
– Usono retiriĝis el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN.
– Pura akvo por vilaĝanoj estas frukto de ĉina helpo al Ganao.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉu Ĉinio sukcesos regi aerpoluadon en tri jaroj?
 
Komencas efektivigo de la tri-jara projekto de Ĉinio kontraŭ aerpoluado, kiu celas draste redukti aerpoluadon, ellasadon de forcejaj gasoj kaj densecon de partikla materio kun diametro egala aŭ malpli granda ol 2,5 mikronoj. Efektivigo de tiu projekto postulas kunagadon inter regionoj kaj kunlaboron de la tuta socio.
 
– Defendaj Ministerioj de Korea Respubliko kaj Usono kune anoncis nuligon de milit-ekzerco planita por aŭgusto.
 
Kun la celo realigi la sennukleigon de korea duoninsulo kaj ĝin pacigi, la defendaj ministerioj de Usono kaj Korea Respubliko decidis ne okazigi komunan milit-ekzercon planitan por aŭgusto. Tio estas la unua fojo en la lastaj 28 jaroj, ke Korea Respubliko kaj Usono nuligas milit-ekzercon. Estas ankoraŭ neklare, kion Korea Demokratia Popola Respubliko faros por sennukleigo. En la 17a de junio, usona Prezidento Donald Trump publikigis la jenan mesaĝon en Twitter: "haltigi la milit-ekzercon dum la intertraktado estas mia decido. Ĝi povas komenci tuj, se la intertraktado fiaskos, sed mi esperas ke tio ne okazos."
 
– Usono retiriĝis el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN.
 
La 19-an de junio, Usono anoncis sian retiriĝon el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj akuzis la konsilion pri "longtempa antaŭjuĝado kontraŭ Israelo". Proparolanto de António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN, deklaris, ke la Ĝenerala Sekretario de UN esperas ke Usono restos en la Konsilio, kiu ludas tre gravan rolon pri antaŭenigo kaj protektado de homaj rajtoj en la tuta mondo. La decido de Usono estis tuj kondamnita de pli ol dek bonfaraj organizoj.
 
– Pura akvo por vilaĝanoj estas frukto de ĉina helpo al Ganao.
 
En novembro 2015, ĉina registaro decidis helpi Ganaon konstrui mil putojn en 832 vilaĝoj de ses provincoj de la lando por solvi lokajn malfacilojn pri trinkakvo. En 2016, ĉina kompanio konstruis puton en la vilaĝo Agyakwa, kies vilaĝanoj antaŭe dependis de akvo el malpura lageto ekster la vilaĝo. Nun ili povas trinki puran akvon el la puto. La projekto, eniranta en sia lasta fazo, profitigos 500 mil ganaanojn.
 
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn