Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-09-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Kion la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo alportos al la mondo?
– Monda Turisma Organizo: ĉinaj turistoj estas tiuj, kiuj plej multe elspezis eksterlande.
– "La Zono kaj Vojo" daŭrigas kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.
– Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis agadon kontraŭ miopeco en infanoj.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Kion la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo alportos al la mondo?
 
En julio 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping faris vojaĝon al Afriko. Senegalo estas la unua okcident-afrika lando, kiu subskribis kun Ĉinio kunlaborajn dokumentojn de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Lerni de Ĉinio, kiu ĉijare celebras 40-jariĝon de reformo kaj pordmalfermo, estas la komuna deziro de afrikaj landoj. Laŭ Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de usona fondaĵo Kuhn, la kunlabora modelo de Ĉinio kaj Afriko jam superis simplan negocadon: Ĉinio alportis al Afriko verajn teknikojn kaj evoluajn spertojn, kaj fariĝis vera kunlabora partnero de la kontinento.
 
– Monda Turisma Organizo: ĉinaj turistoj estas tiuj, kiuj plej multe elspezis eksterlande.
 
La 27an de aŭgusto, Monda Turisma Organizo de UN publikigis raporton pri turismo en 2018. Laŭ statistiko, la totala enspezo de monda turismo en 2017 estis 1.34 mil miliardoj da usonaj dolaroj, 94 miliardoj pli multe ol 2016. La elspezo de ĉinaj turistoj okupis preskaŭ kvinonon de la tuto. En 2017, la nombro de turistoj eksterlande kreskis je 7%, la plej granda kresko ekde 2010. Enspezo de internacia turismo altiĝis je 5% en 2017.
 
– "La Zono kaj Vojo" daŭrigas kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.
 
La niĝeria ĵurnalo Avangardo aperigis artikolon en la 24a de aŭgusto, kiu retrorigardas la historion kaj atingojn de ĉin-afrika kunlaboro kaj enkondukas la pekinan pintkunvenon de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, kiu kunigas la proponojn de "La Zono kaj Vojo", la Celojn de UN pri Daŭripova Evoluigo por 2030 kaj la Celojn de Afrika Unio por 2063.
 
– Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis agadon kontraŭ miopeco en infanoj.
 
Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke fruiĝo kaj populariĝo de miopeco estas la tendenco por infanoj. Ministerio pri Edukado de Ĉinio, kune kun la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj aliaj rilataj departementoj, lanĉis sisteman planon por preventi kaj regi miopecon de infanoj kaj gejunuloj, kaj petis opiniojn de la publiko.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn