Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-11-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina Internacia Importa Ekspozicio utilas al afrika disvolvado.
– Du ĉinoj gajnis la premion "Trarompo".
– Fremdlandaj amaskomunikiloj raportis ke Ĉinio plu subtenos liberan komercon.
– Bill Gates diskonigis en Pekino “novepokan necesejon” sen kloaka kanalo. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina Internacia Importa Ekspozicio utilas al afrika disvolvado.
 
La 4-an de novembro, prezidento de Kenjo, Uhuru Kenyatta renkontiĝis kun ĉina prezidanto Xi Jinping en Ŝanhajo. Li esprimis sian deziron kapti la ŝancon por plifortigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Kenjo kaj Ĉinio. Multaj afrikaj landoj konsideras la ekspozicion kiel bonan ŝancon por kreskigi eksportadon al Ĉinio. Ruanda ĉefministro Edouard Ngirente diris, ke la ekspozicio donis al Afriko kaj la mondo gravan ŝancon por pliigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio. Fakuloj de Egiptio, Togolando kaj aliaj afrikaj landoj ankaŭ laŭdis la emon de Ĉinio kreskigi importadon el Afriko.
 
– Du ĉinoj gajnis la premion "Trarompo".
 
La 4-an de novembro en Ames-Esplora Centro de Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio, en Usono, okazis premidona ceremonio de la premio "Trarompo", la plej alta monpremio pri scienco en la mondo. Ĉi-jare naŭ sciencistoj estis premiitaj, inter ili du ĉinoj, Zhuang Xiaowei kaj Chen Zhijian, pri viv-scienco. Krome, ĉina matematikisto Xu Chenyang, kiu naskiĝis en la 1980aj jaroj, gajnis la premion "Novaj Horizontoj".
 
– Fremdlandaj amaskomunikiloj raportis ke Ĉinio plu subtenos liberan komercon.
 
Amaskomunikiloj el Britio, Francio kaj Kanado raportis pri la prelego de ĉina prezidanto Xi jinping en la malfermo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ili substrekis, ke Ĉinio pliigos importadon, reduktos tarifojn, malstreĉos plu la merkataliron, kaj punos kondutojn, kiuj atencas legitimajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandaj komercistoj, precipe iliajn rajtojn pri intelekta proprieto. La franca tagĵurnalo Les Échos aparte atentis pri la transformiĝo de ĉina ekonomio kaj la plibonigo de la kvalito de ĝiaj eksportaĵoj.
 
– Bill Gates diskonigis en Pekino “novepokan necesejon” sen kloaka kanalo.
 
Bill Gates, usona miliardulo kaj filantropo, ĉi-marde diskonigis en Pekino ĵus inventitan “novepokan necesejon”. Gates diris, ke tradicia necesejo forpelas ekskrementon per akvo. Tamen tiu nova necesejo ne ligiĝas al ajna kanalo. Ĝi uzas kemiaĵon por trakti pisaĵon kaj fekon kaj forbruligi ilin. Gates ĉeestis la importan ekspozicion en Ŝanhajo kiel unu el la gravaj gastoj de la ekspozicio, kie li laŭdis tutmondiĝon kaj la liberan komercan sistemon, kiuj realigis la “novepokan necesejon”.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn