Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-11-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉu vi scias pri la rilatoj inter ĉinaj liberkomercaj zonoj kaj ĉina Esperanto-movado?
– Satelita reto Beidou-III kovros la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" antaŭ la jarfino.
– Du verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping estis lanĉitaj en Argentino.
– Okazis en Pekino jara konferenco de Ĉina Asocio de Tradukistoj.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉu vi scias pri la rilatoj inter ĉinaj liberkomercaj zonoj kaj ĉina Esperanto-movado?
 
Ŝanhajo estas pionira urbo kaj pri libera komerco kaj pri Esperanto-movado en Ĉinio: pro geografia avantaĝo, la urbego ĉiam estas avangardo de malfermeco por Ĉinio. La Ŝanhaja Liberkomerca Zono alportis rapidan kreskon al la urbego kaj ekonomian disvolvon al la ĉirkaŭaj regionoj, kaj ankaŭ kulturan prosperon. Ŝanhaja Fremdlingva Universitato, kiu troviĝas je 20 kilometroj for de la liberkomerca zono, estas ne nur unu el la bazoj de Esperanto-instruado, sed ankaŭ unu el la centroj de ĉina Esperanto-movado. Nur en la pasintaj kelkaj monatoj, tie jam okazis preskaŭ dek Esperantumadoj, en kiuj partoprenis samideanoj el pluraj landoj.
 
– Satelita reto Beidou-III kovros la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" antaŭ la jarfino.
 
La 19an de novembro estis lanĉitaj, en Xichang-a Satelit-lanĉa Centro, la lastaj du satelitoj, la 18a kaj la 19a, por Beidou-III ĉijare. La 19 satelitoj konsistigas la bazon de la monda reto. Antaŭ la jarfino ili liveros navigadon por la landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Beidou-sistemo kovras Pakistanon, Saud-Arabion, Birmon kaj aliajn 30 landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Chi Jun, ĉefo de la projekto Beidou-III, klarigis ke ĝi estas malferma sistemo, kiu apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo.
 
– Du verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping estis lanĉitaj en Argentino.
 
Antaŭtagmeze de la 20-a de novembro laŭ la loka tempo, en Palaco de la Kongreso de Argentina Nacio okazis lanĉa ceremonio de la libroj Liberiĝo de Malriĉeco kaj Zhejiang, Ĉinio: Nova Versio pri Disvolviĝo en la hispana lingvo, verkitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj seminario pri regadoj de Ĉinio kaj Argentino, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 150 gastoj el Ĉinio kaj Argentino.
 
– Okazis en Pekino jara konferenco de Ĉina Asocio de Tradukistoj.
 
En la 19-a de novembro, Ĉina Asocio de Tradukistoj, sub la gvido de Ĉina Internacia Eldona Grupo, okazigis sian jaran konferencon en Pekina Internacia Konferenca Centro. La konferenco celas starigi platformon por kunlaboro kaj interŝanĝo de lingvaj servoj por faciligi komunikadon inter Ĉinio kaj la mondo. Partoprenis en la konferenco reprezentantoj de internaciaj kompanioj, universitatoj, institutoj kaj rilataj komercaj asocioj el pluraj landoj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn