Programdetaloj

SkizoLa poemon Enterigo de la Majstro de Leo Belmont laŭtlegas Diego Meschini
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoJe memoro de nia Majstro.

Originale verkita de Feliks Hiller.

El "La lastaj tagoj de D-ro Zamenhof", 1921.

******

Funebraj eksonas tra l’ mond’ sonoriloj ...
Funebra sin portas kantad’ en aer’ ...
Malĝoju! Malĝoju! Ho ĉiuj ni filoj
Kaj anoj de bela kaj sankta esper’!
Jen supren la vojon al blua ĉielo
Sin levas kaj flugas de l’ morto anĝelo,
En brakoj la liaj, en suna radi’
Troviĝas de l’ mondo plej granda geni’!

Kaj mondon trakuris sciigo terura,
Sciigo Hioba, parol’ de infer’!
Ve-krioj aŭdiĝis, ĝemad’ senmezura,
Kaj miloj da homoj ekploris sur ter’!
En ĉiuj mondpartoj, en ĉiuj anguloj
Troviĝis malsekaj de larmoj okuloj--
Kaj miloj da lipoj ekflustris sen bru’:
La Majstro, la Majstro, ne vivas li plu!

La Majstro karega! La Majstro amata!
De l’ mondo estinta, estonta geni’!
La hom’, kiu faris la teron benata
Kaj revis pri vera fratec’, harmoni’!
Jes, tiu ĉi homo, ĉi tiu anĝelo!
De l’ mondo profeto! De l’ mondo juvelo!
Kreinto de bela, plej alta ide’--
Jam fermis okulojn por ĉiam, ho ve!

Ĉu vere ne estas ĝi sonĝo terura?
Ĉu vere ne trompas min mia aŭdsent’?
Mi kredi ne volas, ĉar kredo ĉi nura
Jam estas por mi doloreg’ kaj turment’!
Sed ve! Bedaŭrinde ne trompas oreloj!
Ne estas ĝi sonĝo, nek iaj fabeloj!
Sed pura la ver’ en kruela la form’:
La majstro eterne ripozas en dorm’!

Ĉu scias almenaŭ, vi mort’ senkompata,
Ho, kiun forrabis el nia vi rond’?
Ĉu scias vi, ke tiu homo amata
Por miloj ja estis la ĝojo en mond’?
Ĉu scias vi, ke liaj flamaj paroloj
Celadis fratecon de ĉiuj popoloj
Kaj fondon de granda komuna altar’,
Ĉe kiu kuniĝus, fratiĝus homar’?!

Ho, ne! Vi ne scias, ĉar certe alie
Vi estus aginta en tiu okaz’!
Vi ankaŭ deziras, ke mond’ harmonie
Kunvivu sur paca kaj ama la baz’!
Pli frue-malfrue vi devas alveni
Kaj nin de la mond’ por eterne forpreni!
Ho, kial do tiu surtera moment’
Ne estas feliĉo, sed ve’ kaj turment’?

Jen kion de longaj jarcentoj, jarmiloj
Ne povas, ne volas kompreni la mond’!
Kaj sin reciproke mortigas terfiloj
Anstataŭ kunvivi en paca la rond’!
Ĉi tion komprenis la Majstro plej bone
Kaj sola laboris fervore, sindone
Dum tuta la vivo, dum ĉiu ajn hor’--
Ĝis bati nun ĉesis plej nobla la kor’!

Kaj semoj ĵetitaj de lia manparo
Ne estis nun vanaj, ne restis sen cel’:
Elkreskis fruktarbo por tuta homaro
Sub signo de sankta kaj verda la stel’!
Kaj ni, liaj anoj, ni forte nin tenu
Kaj solan la taskon ni bone komprenu:
Labori, labori sen fino, sen lac’--
Ĝis venos frateco, eterna la pac’!

Jen estas de l’ Majstro plej sankta deziro,
Kaj ni ĝin respektu ĝis lasta la hor’--
Ĉar nobla ĝi estis kaj alta inspiro
Vivinta en kara, modesta la kor’!
Ni iru kun kredo je venko la fina,
Kaj nin ne timigu la mondo obstina,
Nek baroj, malhelpoj, nek ia potenc’--
Benado, feliĉo--la fin-rekompenc’!

Funebraj eksonas tra l’ mond’ sonoriloj ...
Funebre sin portas kantado sen bru’ ...
Malĝoju! Malĝoju! Ho, ĉiuj terfiloj:
La Majstro, la Majstro ne vivas ja plu!
Sed vivas la frukto de lia laboro!
Sed vivos la verko, genio kaj gloro!
Kaj vivos eterne, eterne sur ter’:
Stel’ lia! Stel’ bela de Sankta Esper’!

******