Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-06-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Vojo sur klifoj en Hubei-provinco de Ĉinio.
– Atakoj kontraŭ ĉinaj retejoj venas ĉefe el Usono.
– Ekspozicio pri Ĉina Navigado en Unuiĝintaj Nacioj.
– Naŭ sciencaj programoj el 17 landoj estis elektitaj por ĉina kosmostacio.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Vojo sur klifoj en Hubei-provinco de Ĉinio.

Shangjia-vilaĝo, en Hubei-provinco, situas inter montoj, kiuj havas majestan pejzaĝon pro siaj klifoj. Por allogi turistojn, Chen Xianbing, 51-jara vilaĝano, helpe de la vilaĝa estraro, ekde 2017 gvidas aliajn vilaĝanojn en la konstruado de vojoj sur klifoj. Nun turisma vojo longa je kelkaj kilometroj estas finkonstruita kaj la vilaĝanoj esperas monprofiton alportotan de turismo.

– Atakoj kontraŭ ĉinaj retejoj venas ĉefe el Usono.

Laŭ la Raporto pri Interreta Sekureco de Ĉinio en 2018, plejparto de interretaj atakoj kontraŭ Ĉinio venas de Usono, kaj ili multiĝas. Pasintjare 3,34 milionoj da komputiloj en Ĉinio estis gvatitaj de 14 mil serviloj kun troja ĉevalo aŭ sorĉkadavra programo el Usono, kresko je 90,8% kompare kun la antaŭa jaro. La centro raportis ankaŭ, ke 3 325 IP-adresoj de Usono enplantis trojan ĉevalon ĉe 3 607 retejoj en Ĉinio.

– Ekspozicio pri Ĉina Navigado en Unuiĝintaj Nacioj.

En la 11-a de junio estis malfermita "Ekspozicio pri Ĉina Navigado -- de Kompaso al Beidou" en la viena oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. La ekspozicio per tekstaj tabuloj kaj realaj eksponaĵoj montras la kulturan evoluon, la kontribuojn al disvolvado de la homaro kaj teknikojn pri ĉiel-observado, mezurado, desegnado de bildoj kaj navigado de Ĉinio.

– Naŭ sciencaj programoj el 17 landoj estis elektitaj por ĉina kosmostacio.

La 12an de junio en Vieno, la Oficejo de Ĉina Kunhoma Kosm-Agentejo kaj la Oficejo de UN pri Ekster-Kosmaj Aferoj kune anoncis, ke naŭ programoj el 17 landoj, elektitaj inter 42, fariĝis la unuaj programoj de sciencaj eksperimentoj por la ĉina kosmostacio. Ili venas el 23 institucioj, inkluzive de registaraj kaj privataj organizoj, kaj temas pri kosma astronomio, mikrogravita fiziko, scienco pri bruligo, teroscienco, aplikado de novaj teknikoj, scienco pri kosma vivo, bioteknologio kaj aliaj fakoj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn