Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-07-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĝenerala Direktoro de Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN laŭdis ĉinan kontribuon al tutmonda agrikulturo.
– Okazis "Tago de Turkio" en la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino.
– Ĉina provinco Hainan plifaciligos senvizan eniron.
– Ĉinaj kaj japanaj sciencistoj malkovris la plej alt-energiajn kosmajn gama-radiojn.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Ĝenerala Direktoro de Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN laŭdis ĉinan kontribuon al tutmonda agrikulturo.

Per artikolo publikigita en ĉina ĵurnalo, José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, laŭdis la grandan kontribuon de Ĉinio al la tutmonda agrikulturo. Li substrekis la atingojn Ĉinio en batalo kontraŭ malsato, la senĉesan aplikadon de novigaj teknikoj en ĉina agrikulturo kaj la helpadon de Ĉinio al aliaj disvolviĝantaj landoj pri multaj tutmondaj defioj.

– Okazis "Tago de Turkio" en la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino.

La 3-an de julio okazis "Tago de Turkio" en la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino, Ĉinio. Turka artisto montris akvopentraĵon kun marmor-vejnoj en la Turka Parko de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino. Vizitantoj gustumis turkan glaciaĵon kaj fruktosukon.

– Ĉina provinco Hainan plifaciligos senvizan eniron.

Por antaŭenpuŝi disvolviĝon de Hainan-a Liberkomerca Eksperimenta Zono, la provinco Hainan, kiu jam permesas senvizan eniron al civitanoj de 59 landoj, plifaciligos senvizan eniron. Inter la konkretaj rimedoj estas plimultigo de manieroj akiri senvizan enirpermeson. Al superaj administrantoj, delongaj laborantoj kaj investantoj el fremdaj landoj, Hainan ebligos surlokan vizpeton, longdaŭran vizon kaj portempan aŭ porĉiaman restad-permesilon.

– Ĉinaj kaj japanaj sciencistoj malkovris la plej altenergiajn kosmajn gama-radiojn.
 
Antaŭ ne longe, en Tibeto de Ĉinio, ĉin-japana teamo malkovris la plej altenergiajn kosmajn gama-radiojn. Ilia energio estas kvinoble pli alta ol la plej alta oficiale publikigita en la mondo. Rilataj informoj estos publikigitaj ĉi-monate en la internacia scienca gazeto Physical Review Letters. Esplorado pri la plej alt-energiaj gama-radioj kaj ilia distribuo helpas sciencistojn malkovri la naturon de ekstremaj astroj en la universo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.