Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-09-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ekspozicio pri Terakota Armeo de Qin-Dinastio en Tajlando.
– Ĉinoj kaj rusoj kune festis festivalon pri ĉina kulturo en Moskvo.
– En Brazilo, Transkultura Foiro pri la ĉina lingvo kaj Esperanto okazis en Niterojo.
– Okazis en Ĝenevo ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ekspozicio pri Terakota Armeo de Qin-Dinastio en Tajlando.

La 15-an de septembro en la Nacia Muzeo de Tajlando inaŭguriĝis la ekspozicio pri la unua imperiestro de la dinastio Qin kaj Terakota Armeo. Tio estas la unua fojo, ke la Terakota Armeo, konata kiel la oka mirindaĵo de la mondo, estas eksponata en Tajlando. Ĉi-foje entute 86 pecoj da kulturaj restaĵoj estas prezentataj. La ekspozicio daŭras ĝis la 15-a de decembro.

– Ĉinoj kaj rusoj kune festis festivalon pri ĉina kulturo en Moskvo.

Por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de nova Ĉinio kaj la 70-an datrevenon de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, la 14-an de septembro inaŭguriĝis la festivalo pri la ĉina kulturo kun la temo "Ĉinio: granda heredaĵo kaj nova epoko" en la Tut-Rusa Ekspozicia Centro en Moskvo, ĉefurbo de Rusio.

– En Brazilo, Transkultura Foiro pri la ĉina lingvo kaj Esperanto okazis en Niterojo.

La 18-an de septembro okazis en la kulturdomo Solar do Jambeiro, en la brazila urbo Niterojo, la Transkultura Foiro pri la Ĉina Lingvo kaj Esperanto. La aktivaĵo rezultas de kunlaboro inter pluraj organizaĵoj kaj konsistis de prezentado de informoj pri ambaŭ lingvoj kaj kulturoj per tabuloj, filmoj, ludoj kaj kulturaj prezentaĵoj.

– Okazis en Ĝenevo ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio.

De la 9-a ĝis la 13-a de septembro en la Palaco de Nacioj de Ĝenevo, en Svislando, okazis la ekspozicio "Atingoj de la Nova Ĉinio pri Homaj Rajtoj en la Lastaj 70 Jaroj". Dum la 5-taga ekspozicio, krom eksponado de pli ol 120 bildoj kaj prezentado de pli ol 20 filmetoj, oni aranĝis ankaŭ interagadon per la tekniko virtuala realo, celante ke la vizitantoj pli bone konu la progreson de Ĉinio pri homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.