Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-09-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Debutis talismanoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.
– Usono kaj Belorusio denove sendos unu al la alia ambasadorojn.
– Hanfuo populariĝas en Ĉinio.
– Ĉu alvenas epoko de aŭtomata veturado?
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Debutis talismanoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

La 17an de septembro debutis la talismanoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022. La talismano de Vintraj Olimpikoj, Bing Dwen Dwen, estas kombinaĵo de granda pando kun glacia eksteraĵo. La talismano de Vintraj Paralimpikoj, Shuey Rhon Rhon, havas la formon de tradicia ruĝa lanterno.

– Usono kaj Belorusio denove sendos unu al la alia ambasadorojn.

La 17an de septembro David Hale, ŝtata vicsekretario de Usono, konfirmis, ke Usono kaj Belorusio denove sendos unu al la alia ambasadorojn. Tio estas la unua fojo por la du landoj reciproke akcepti ambasadorojn post ĉirkaŭ 10 jaroj. Hale diris, ke Usono firme subtenas suverenecon kaj sendependecon de Belorusio.

– Hanfuo populariĝas en Ĉinio.

Hanfu-o estas tradicia ĉina vesto. Ĉe la Mezaŭtuna Festo ĉi-jare, en parkoj, kampusoj kaj eĉ sur stratoj, oni trovis multajn junulojn surhavantajn hanfu-ojn, kio aldonas antikvan etoson al la festo. Ĉijare la mendoj de hanfu-oj sur la ĉina retkomerca platformo Taobao multiĝis, kaj la nombro de ĝiaj konsumantoj tutlande superis 2 milionojn.

– Ĉu alvenas epoko de aŭtomata veturado?

En la 16-a de septembro, en Ŝanhajo, tri kompanioj ricevis permesilojn por aŭtomataj veturiloj. Testoj sur publikaj stratoj komenciĝis en marto 2018. Kun la permesilo, tiuj veturiloj povos transporti homojn kaj varojn. Fakuloj antaŭvidis, ke la veturiloj estos unue disponeblaj al laborantoj de tiuj kompanioj kaj kelkaj aliaj homoj, kaj iom post iom al la publiko dum la sekvaj du jaroj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.