Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-12-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Kial pomo fariĝis simbolo de Kristnasko en Ĉinio?
– Filmetoj de Li Ziqi kaŭzas diskutojn en Ĉinio
– Makao bone disvolviĝis en la pasintaj 20 jaroj
– Komenciĝis konstruado de la Granda Operejo de Ŝanhajo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Kial pomo fariĝis simbolo de Kristnasko en Ĉinio?

Pomo en la ĉina lingvo nomiĝas "píngguǒ", kaj Kristnaska antaŭvespero nomiĝas "Ping'an Ye" (平安夜), kio signifas “paca nokto” aludo al la fama Kristnaska kanto. Pro la fonetika simileco inter la vortoj paco kaj pomo en la ĉina, kreiĝis la tradicio donaci pomojn al amikoj dum kristnaska antaŭvespero, kaj en multaj ĉinaj bildoj kaj ornamaĵoj rilataj al Kristnasko troviĝas pomoj.

– Filmetoj de Li Ziqi kaŭzas diskutojn en Ĉinio

Filmetoj de ĉina junulino Li Ziqi estas ŝatataj en la tuta mondo. Ili prezentas vivadon laŭ natura rutino: kolektado de persikfloroj kaj farado de persika vino, farado de ĉerizlikvoro, ĉerizkaĉo kaj sekigitaj ĉerizoj, paperfabrikado, bredado de silkraŭpoj kaj elkokonigo de silko, farado de objektoj por ĉiutaga vivo… Iuj kritikas, ke ŝiaj videaĵoj estas simplaj kaj malprofundaj, kaj aliaj diris, ke ŝi tre atentas pri kampara vivo. Ni tamen devas agnoski, ke ŝi kontribuas por diskonigo de tradicia kulturo kiun multaj ĉinoj forgesas.

– Makao bone disvolviĝis en la pasintaj 20 jaroj

La 20an de decembro okazis celebrado pri la 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando. En la pasintaj 20 jaroj Makao multe progresis. La malneta produkto de Makao kreskis de 51,9 miliardoj da makaaj dolaroj en 1999 al 444,7 miliardoj da makaaj dolaroj en 2018, kaj Makao okupas la 34an lokon inter 180 ekonomioj de la mondo kaj la 9an lokon inter 43 ekonomioj de Azi-Pacifiko.

– Komenciĝis konstruado de la Granda Operejo de Ŝanhajo

Komenciĝis pasintmerkrede la konstruado de la Granda Operejo de Ŝanhajo, kiu estos nova vidindejo de la urbo. Ĝi havos tri salonojn, la plej granda por 2 000 homoj, la mezgranda por 1 200 homoj kaj la plej malgranda por mil homoj. La konstruado daŭros inter kvar kaj kvin jaroj, kaj laŭplane ĝi gastigos pli ol 600 prezentaĵojn kaj ricevos pli ol 600 mil vizitantojn en la unua jaro.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn