Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Novembro 2011 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30        
2011/11/02:
  • 04:00–05:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)
  • 05:00–06:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri hundoj, dua parto
  • 06:00–07:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun la Pafklik. La originala intervjuo estis registrita en decembro de 2008 dum Ago-Semajno, publikita en la 3a VVE, intervjuis Irek.
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.